Posttagmeze de la 4-a de marto Hu Jintao, ĝenerala
sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de
Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Militafera
Komisiono de Ĉinio, intervidiĝis kun komitatanoj de la Revolucia
Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma
Ligo kaj tiuj de la Federacio de Ĉiuj Taiwan-aj Samlandanoj,
ĉeestantaj la 1-an Sesion de la 11-a Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li ĉeestis
ilian kunsidon kaj aŭskultis iliajn proponojn kaj opiniojn.
Li emfazis, ke oni devas firme teni la ĉeftemon de "paca
disvolviĝo" en la rilatoj inter la du bordoj de Taiwan-markolo,
sincere klopodi por feliĉa vivo de samlandanoj de la du bordoj
kaj por paco de la regiono de Taiwan-markolo, defendi la suverenecon
de la ŝtato kaj teritorian integrecon de la lando kaj protekti
la bazajn interesojn de la ĉina nacio.
Hu Jintao montris, ke la Taiwan-a problemo koncernas
unuiĝon de la tuta Ĉinio kaj kernajn interesojn de la ŝtato.
Ĉinio sekvos la principon pri "paca unuiĝo kaj unu lando
kun du sistemoj" kaj 8 proponojn pri disvolviĝo de la
rilatoj inter la du bordoj en la nuna tempo kaj pri akcelado
de la paca unuiĝo de Ĉinio, firme persistos en la principo
de unu Ĉinio, nepre ne forlasos strebadon por la paca unuiĝo
kaj neniam ŝanĝos la principon meti la esperon sur la Taiwan-a
popolo kaj neniel kompromisos al la secesio de Taiwan.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|