La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a
Sesio de la 11-a TPK, kaj la 3-an de marto la 1-a Sesio de
la 11-a ĈPPIK. Fremdlandaj vehikloj tre zorgis pri la du sesioj
kaj raportis multe pri la ĉinaj nacia ekonomio kaj popola
vivo, reformado de registaraj institucioj, ekonomia disvolviĝo
kaj socia stabileco, kiujn ĉinaj gvidantoj alte taksas.
Nacia ekonomio kaj popola vivo fariĝis
fokusa temo
 Raporto
de la brita kompanio Brodkasta diras, ke la nacia ekonomio
kaj popola vivo de Ĉinio estas temo zorgata de reprezentantoj
de TPK kaj de membroj de ĈPPIK. La raporto diras tion laŭ
proponoj kaj paroladoj ricevitaj de la sekretariejoj de TPK
kaj ĈPPIK.
Germana ĵurnalo "La Monda Ĵurnalo"
raportis, ke la ĉina popolo havas detalajn atendojn pri TPK.
Laŭ enketo, 92.5% de la popolo postulas bridi altiĝon de prezoj,
88.6% de la popolo zorgis pri la politiko pri financo, precipe
ties influo al merkato de akcioj. Aliaj fokusaj temoj estas
prezo de domo, enoficigo, medicina problemo kaj urĝa kontraŭrimedo
de la ŝtato.
Singapura ĵurnalo "Komuna Ĵurnalo"
raportis, ke kelkaj reprezentantoj de TPK, eksaj altranguloj
kaj erudiciuloj alvokis per diversaj manieroj, ke la registaro
kiel eble plej baldaŭ ellaboru leĝon pri publikigo de proprietaĵoj
de kadroj pli altaj ol tiuj de guberni-estra rango al la popolo
por kontroli kaj subpremi koruptiĝon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|