Reformado
de la registaraj institucioj metita en tagordo
Lastatempe germana ĵurnalo raportis, ke pli ol
5000 TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj iris de aliaj lokoj
al Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, por ĉeesti la unuajn sesiojn
de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Krom elektado de nova registaro,
ili diskutos pri alia reformado de Ĉinio -- reformado de la
registaraj institucioj.
La ĉinaj ŝtataj gvidantoj planas refoje rearanĝi
kaj malmultigi la nunajn ministeriojn. Laŭplane, la ministerioj
ne devas esti baro de merkata ekonomio, sed devas gvidi merkatan
ekonomion harmonie disvolviĝi kune kun la socio kaj medio.
Japana ĵurnalo Yomiuri raportis, ke en la unua
sesio de la 11-a TPK inaŭgurita en la 5-a de marto, Ĉinio
reformados siajn registarajn instituciojn por altigi administran
efikecon, kaj samtempe rearanĝos la ŝtatajn gvidantojn kaj
ministrojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|