Ekonomia
temo estas plej atentata
Japana ĵurnalo Yomiuri raportis, ke la Unua Sesio
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) inaŭguriĝis en la
5-a de marto, ke ĝi prenos preventadon de inflacio kiel la
plej gravan taskon por stabiligi la ekonomion kaj socion.
En la centra ekonomia laborkunveno okazinta antaŭ
la fino de 2007, la ĉina registaro ŝanĝis sian monpolitikon
"prudentan" al "striktiga" . Por garantii
sukceson de la Pekinaj Olimpikoj okazonta en la medio de stabila
ekonomio kaj socio, oni antaŭvidas, ke TPK fortigos la rimedojn
pri "striktiga" monpolitiko.
Japana ĵurnalo Sankei raportis, ke la fokusa
temo de tiu ĉi sesio de TPK estas: ĉu oni povas publikigi
konkretajn politikojn por solvi la kontraŭdirojn en ekonomio,
precipe la problemon de rapida altiĝo de varprezoj ekde la
lasta aŭtuno.
En januaro de 2008, la konsuma preza indico de
la ĉeftero de Ĉinio altiĝis je 7.1% kompare kun tiu de la
sama periodo de la lasta jaro, tio estas rekorda en la pasintaj
11 jaroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|