La 6-an de marto, ĉeestante diskutadon de la
tibeta delegacio pri la laborraporto de la registaro al la 1-a
Sesio de la 11-a TPK, ĉina prezidanto Hu Jintao emfazis, ke
la stabileco kaj sekureco de Tibeto koncernas al tiuj de la
tuta lando. Oni devas efektive garantii kaj plibonigi la popolan
vivon, intensigi laboron de naciaj kaj religiaj aferoj, kaj
tutforte konservi harmonion kaj stabilecon de Tibeto.
Aŭdinte paroladojn de reprezentantoj de la tibeta
delegacio, Hu Jintao diris, ke oni devas intense kunligi la
politikojn de la centra registaro kun la praktiko de Tibeto
laŭ postuloj de la scienca koncepto pri disvolviĝo, persiste
iri la vojon kun la ĉina kaj tibeta trajtoj, antaŭenpuŝi konstruadon
de la nova socialisma kamparo, transformi manieron de ekonomia
disvolviĝo, pliintensigi reformadon kaj pordo-malfermon, kaj
akceli pli bonan kaj pli rapidan disvolviĝon de la tibeta
ekonomio .
Fine, Hu Jintao diris, ke la laboro de kadroj
precipe tiu de la bazaj kadroj de ĉiuj nacioj en Tibeto estas
tre peniga, kaj oni devas multe zorgi pri ili, subteni kaj
helpi ilin, precipe tiujn, kiuj longtempe laboras en la regionoj
kun malfacilaj kondiĉoj. Pri la kadroj helpantaj Tibeton,
oni devas sufiĉe konfidi ilin en la politiko, subteni ilin
en la laboro, zorgi pri ili en la vivo kaj rigore trakti ilin
en la administrado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|