Aŭstraliaj
vehikloj
La retejo La Aŭstraliano raportas, ke
Ĉinio planas malrapidigi ekonomian kreskadon pere de serio
da politikoj pri mono por superregi inflacion kaj teni ekonomian
kreskadon je 8%. Pri la du sesioj raportas ankaŭ Sidneja
Matena Heroldo kaj aliaj ĵurnaloj.
Sudaziaj vehikloj
La anglalingvaj pakistanaj ĵurnaloj Tagiĝo,
Novaĵo kaj Tempo rete aperigis artikolojn, ke Ĉinio sekvos
la principojn de la Monda Komerca Organizo, superregos la
prezojn kaj fortigos subtenon al la kamparo.
Hindia Ekspreso publikigas koncernan
enhavon pri la nacia defendo de Ĉinio, opiniante ke la laborraporto
de la registaro esprimas la deziron de Ĉinio daŭrigi amikecon
kun najbaraj landoj.
Japanaj vehikloj
 La
japana novaĵ-agentejo Kyodo raportas, ke la ĉina
registaro daŭre subvencios la popolanojn kun malaltaj enspezoj.
Nikkei analizas, ke la politiko de Ĉinio pri "prudenta"
financo ebligos al ĝi daŭrigi rapidan kreskadon de ekonomio.
Aliaj japanaj ĵurnaloj diris, ke Ĉinio alte atentos la sekurecon
kaj kvaliton de siaj produktoj.
Sudorient-aziaj vehikloj
La plej granda ĉinlingva ĵurnalo de Filipinoj
Mond-novaĵo diris en sia ĉefartikolo, ke ĉi-jare
pro elekto de nova estraro de la ĉina registaro, la du sesioj
estas aparte atentataj, kaj duobliĝis la nombro de fremdlandaj
raportistoj al la du sesioj.
Singapura Lianhe Zaobao aplaŭdas demokratian
progreson de la du sesioj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|