Shao Yiming, membro de ĈPPIK kaj la unua specialisto
de la Centro por Preventi kaj Superregi Aidoson sub la Profilaktika
Centro de Ĉinio, diris post grupa diskuto en la Unua Sesio
de la 11-a ĈPPIK, ke Ĉinio takse nombris 50 mil novajn aidosulojn
kaj infektitojn en 2007, je 20 mil malmulte kompare kun tiu
en 2005.
Shao
diris, ke kreskis la nombro de ekzamenitoj de aidoso, kaj
aidosuloj kaj infektitoj akiris kuracadon kaj miloj da vivoj
estis savitaj. Stariĝis pli ol 500 metadonaj kuracejoj kaj
pli ol 700 lokoj por interŝanĝi injektilojn kaj populariĝis
la kutimo de uzado de kondomo.
Li substrekis, ke la ĉina registaro plenumis
la promeson pri preventado de aidoso faritan en la asembleo
de UN. La unuaj sukcesoj de Ĉinio estas vaste laŭdataj de
la internacia socio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|