Ministerio de Fervojoj: altigi rezervan
kapablon de fervojoj por urĝa bezono
 Liu
Zhijun, ministro de fervojoj de Ĉinio, opinias, ke la ĉi-foja
katastrofo de frosto spegulas ke la konstruado de fervojoj
multe postrestas de la bezono de la ekonomia kaj socia disvolviĝo,
kaj por altigi kapablon kontaŭ katastofo, la plej bazaj rimedoj
estas rapidigi konstruadon de fervojoj kaj levi la kapablon
de transportado, precipe tiun de specialaj linioj por pasaĝeroj,
kaj disigi transporton de varoj disde tiu de pasaĝeroj aŭ
konstrui plurajn transportajn kanalojn inter grandaj ekonomiaj
regionoj.
Liu Zhijun emfazas, ke oni devas altigi la kapablon
de fervojoj por urĝa bezono. La unua paŝo estas rezervi certan
nombron da dizelaj lokomotivoj en la nunaj helpobazoj kaj
rezervi sufiĉan fuelon; ekipi per generatoro la pli ol 2000
staciojn de la ĉefaj trunkaj fervojoj; perfektigi provizadon
de ĉiuj specoj da urĝsavaj instalaĵoj, plifortigi helpajn
instalaĵojn por savado kaj garantii rapidan refunkciiĝon de
la fervojo en abrupta situacio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|