Ministerio de Civilaj Aferoj: fini rekonstruadon
antaŭ la fino de junio
 Surbaze
de detala enketado pri la damaĝo kaj disfalo de domoj en la
plagitaj regionoj, la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio
direktis la katastrofitajn regionojn pli frue ellabori planon
de rekonstruado. Oni devas ellabori rekonstruadan planon antaŭ
la fino de marto kaj komenci la rekonstruadon; antaŭ la fino
de junio oni devas fini la rekonstruadon kaj ekspertizadon
pri la rekonstruado.
La katastrofo alportis grandan damaĝon, kaj la
Ministerio de Civilaj Aferoj nun interkonsiliĝas kun la Ministerio
de Financo por taŭge altigi subvencion al koncernaj familioj
de katastrofitaj regionoj.
La Ministerio de Civilaj Aferoj esprimis, ke
oni ellaboros ŝtatan urĝan kontraŭrimedon kaj ekzemplajn projektojn
de diversaj gradoj kontraŭ serioza katastrofo, direktos kaj
akcelos ellaboradon kaj perfektigon de projektoj de kontraŭrimedo
de gubernioj, subgubernioj kaj plansetlejoj en la urboj kaj
la kamparo. Surbaze de rapidigo de rekonstruado kaj pligrandigo
de la 13 centraj konservejoj por urĝasavaj materialoj, oni
riĉigos la specojn de rezervitaj materialoj kaj altigos kapablon
de savado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|