Reguligi projektan normon de elektroenergia
reto por altigi kapablon kontraŭ neĝa katastrofo
 Lu
Jian, proparolanto de la Ĉina Ŝtata Kompanio de Elektroenergia
Reto, diris, ke oni reguligos la projektan kaj inĝenierian
normojn de elektroenergia reto por altigi kapablon kontraŭ
neĝa katastrofo.
Laŭ koncerna plano, la kapablo de elektroenergia
reto de 35-330 kilovoltoj altiĝos de okazo de katastrofo en
ĉiuj 15 jaroj al tiu en 30 jaroj; tiu de la reto de 500 kilovoltoj
- de okazo en ĉiuj 30 jaroj al tiu en 50 jaroj; kaj tiu de
la reto de 750 kilovoltoj - por okazo en ĉiuj 50 jaroj. La
konstruata ultraalta-tensia elektroenergia reto povos elteni
katastrofon okazantan fojon en 100 jaroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|