La 10-an de marto la Unua Sesio de la 11-a TPK okazigis sian
trian plenan kunvenon en la Popola Halo de Pekino. Xiao Yang,
estro de la Plej Supera Popola Juĝejo, faris laborraporton
en la kunveno. Li diris, ke la popola juĝejo devas serioze
efektivigi la politikon "juste plenumi la leĝojn kaj
tutanime servi al la popolo" por garantii justecon de
la socio.
Li diris, ke en la pasintaj kvin jaroj la Plej
Supera Popola Juĝejo direktis subajn popolajn juĝejojn en
ellaborado de serio da rimedoj por servi al la popolo, protekti
popolajn interesojn kaj faciligi la popolan vivon. "En
juĝado de civilaj kazoj de trafiko, sekureco, kuracado, asekuro,
rajtoatenco, konflikto en laborservo k.a. strikte ligitaj
kun la interesoj de la popolo, se la fakto estas klara, leĝaj
rilatoj konformaj, damaĝito urĝe bezonas kuracon, la juĝejo
devas plej baldaŭ fari verdikton por ke damaĝito ĝustatempe
akiru kompenson."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|