Lastatempe fremdlandaj vehikloj daŭre atentas la laborraporton
de la ĉina registaro kaj la laborraporton de la Konstanta
Komitato de TPK, precipe pri plibonigo de la popola vivo,
ekzemple fortigo de socia garantio, evito de grandiĝo de distanco
inter riĉeco kaj malriĉeco ktp.
La 9-an de marto singapura "Komuna Ĵurnalo"
raportis, ke la temoj influantaj stabilecon de la publiko
jam fariĝis gravitaj punktoj de ĉinaj leĝdonaj institucioj.
Tiuj temoj inkluzivas malkonstruadon de domoj de civitanoj
en la urba konstruado, manĝaĵan sekurecon, socian asekuron,
median damaĝon ktp. La 8-an de marto, en la laborraporto de
la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK),
Wu Bangguo, prezidanto de TPK, diris ke en la kuranta jaro,
oni planas ekzameni 20 projektojn de leĝoj, ellaboros "Leĝon
de Ŝtata Posedaĵo", "Leĝon de Socia Asekuro",
"Leĝon de Manĝaĵa Sekureco", "Leĝon de Cirkula
Ekonomio" kaj "Arbitracian Leĝon de Konfliktoj en
Kontraktita Uzo de Kampo en Kamparo" ktp, amendos "Leĝon
de Elektado", "Organizan Leĝon de TPK" kaj
"Leĝon de Ŝtata Kompenso".
La 6-an de marto germanaj ĵurnaloj faris raportojn
pri la registara laborraporto farita de ĉefministro Wen Jiabao,
kun akcento pri inflacio kaj grandiĝo de distanco inter riĉeco
kaj malriĉeco. Krome ili ankaŭ konigis la rimedojn praktikatajn
aŭ alprenotajn de la ĉina registaro rilate edukadon, kuracadon
kaj socian bonstaton.
La
6-an de marto britaj gravaj vehikloj raportis la inaŭguron
de la 1-a Sesio de la 11-a TPK, kaj ĉefe konigis enhavon de
la registara laborraporto. "Financa Tempo" kaj "Tempo"
ĉefe raportis la reformadon de la ĉina registaro pri bridado
de altiĝo de varprezoj, multigo de investo en kuracado kaj
socia bonstato, kaj ankaŭ raportis ĉefajn laborojn por eviti
inflacion kaj tro rapidan kreskon de la ekonomio.
La 5-an de marto rusa ĵurnalo "Novaj Informoj"
raportis, ke la ĉina registaro opinias, ke oni devas konsideri
kvaliton de disvolviĝo, eviti la problemojn de koruptiĝo,
alta konsumado de fueloj kaj grandiĝo de distanco inter riĉeco
kaj malriĉeco. La praktiko pruvis, ke la maniero de Ĉinio
estas ĝusta kaj la ekonomia strategio de la ĉina registaro
estas reala.
La 6-an de marto japanaj ĵurnaloj "Tokyo
Web" kaj "Yomiuri" respektive raportis la enhavon
pri emfazo de la popola vivo en la registara laborraporto.
La 6-an de marto tanzania plej granda ĵurnalo
raportis citante enhavon de la registara raporto, ke la ĉina
registaro profundigos punon al komerca korupto, kaj laŭleĝe
punos koruptiĝintojn.
La 6-an de marto kuba retejo publikigis artikolon,
ke levo de socia bonstato kaj realigo de socia harmonio kaj
demokratio estas la ĉefaj temoj de la du sesioj. La ĉina registaro
reguligos kaj reformos administrajn instituciojn de diversaj
niveloj, fortigos baton al korupto kaj garantios partoprenadon
de la popolo en publikaj aferoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|