La 12-an de marto la Unua Sesio de la 11-a TPK
okazigis gazetaran konferencon, kaj ministro Yang Jiechi de
eksteraj aferoj respondis al raportistoj, ke la problemo de
Dalai-lamao koncernas al la ŝtata suvereneco kaj teritoria
integreco de Ĉinio, sed ne al religio aŭ nacio.
Yang rimarkigis, ke lastatempe Germanio asertis,
ke Tibeto estas parto de Ĉinio. Ĝi ne subtenas nek instigas
ajnan komploton de secesia ago de Tibeto. Pli kaj pli da eŭropaj
landoj kaj popoloj konsciis, ke tio rilatas al la ŝtata suvereneco
kaj teritoria integreco de Ĉinio, sed ne al religio aŭ nacio.
Kredeble pli kaj pli da landoj travidos la secesian konspiron
de Dalai-lamao.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|