Lastatempe, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eduko diris
en gazetara konferenco, ke en la 5 jaroj post la 10-aj TPK
kaj ĈPPIK, la Ĉina Ministerio de Eduko traktis centprocente
la proponojn de TPK kaj ĈPPIK.
Dum la 5 jaroj de la 1-a sesio de la 10-a TPK
kaj tiu de la 10-a ĈPPIK ĝis nun, la ministerio traktis 2922
proponojn de TPK, je 10% de la totala nombro, kaj traktis
2665 proponojn de ĈPPIK, je 12% de la totala nombro.
Dum
traktado de la proponoj, la ministerio alte taksis, serioze
organizis, senĉese altigis la kvaliton de traktado. Ministro
Zhou Ji okazigis kunvenon ĉiujare por studi bonan traktadon
de la proponoj. Kaj li postulis, ke rilataj departementoj
stari sur alta nivelo de vidpunkto de scienca disvolvado kaj
konstruado de la harmonia socialisma socio, serioze trakti
la prononojn, por antaŭenpuŝi reformadon kaj disvolvadon de
la ĉina eduko, kaj fari la edukadon kontentiga al la popolon.
Zhou Ji akcente postulis, ke kiel ĉefa respondeca departemento,
la ĝenerala oficejo de la ministerio devas bone studi ĉiujn
proponojn kaj fari respondon al ĉiuj proponoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|