Eble
multaj disvolvaj manieroj de Ĉinio ne taŭgas por aliaj landoj,
sed la penso de tiuj manieroj, precipe la ideo "serĉi
la veron el la faktoj kaj progresi ŝtupo post ŝtupo"
supozeble havas universalan signifon.
Pri la rilatoj inter stabileco, reformado kaj
disvolvado, Ĉinio metas stabilecon sur la unuan lokon, kaj
sur tiu ĉi bazo forte akcelas reformadon kaj pordomalfermon
kaj disvolvadon de ekonomio kaj socio. Due, Ĉinio prenas nuligon
de malriĉeco kiel la unuan taskon de moderniga konstruado.
Trie, laŭ la principo serĉi la veron el la faktoj, kaj decidi
ĉion post provado Ĉinio senĉese resumas spertojn kaj kreas
novan sistemon kuraĝe sed diskrete. Kvare, anstataŭ disrompi
la ekzistantajn neperfektajn sistemojn Ĉinio renovigas ilin
paŝo post paŝo kaj servigas ilin al la moderniga konstruado.
Kvine, Ĉinio starigis ĝustan ordon de reformado: la malfacila
reformado estu post la facila, la reformado estu unue en kamparo
kaj poste en urboj, unue en ĉemaraj regionoj kaj poste en
landinterno kaj unue en la ekonomio kaj poste en politiko.
Sese, dum lernado de bonaj flankoj de aliaj landoj, Ĉinio
ne sekvas ilin blinde sed akcentas siajn proprajn spertojn.
La disvolva maniero de Ĉinio estos pli kaj pli
perfektigita, kaj alportos espereble pli multajn atingojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|