La
3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Sesio de la 11-a
ĈPPIK, kaj la 5-an de marto la 1-a Sesio de la 11-a TPK. Dum
la du sesioj okazas elekto de novaj gvidantoj de la registaraj
institucioj de Ĉinio.
Laŭ raporto de hongkong-a ĵurnalo, sekve de rapidaj
kreskado de sinteza ŝtata forto kaj leviĝo de la pozicio de
Ĉinio en la internacia socio, fremdlandaj vehikloj donas pli
kaj pli grandan atenton al TPK kaj ĈPPIK. Enketo montras,
ke rilate al TPK kaj ĈPPIK fremdlandaj raportistoj atentas
ĉefe pri jenaj 10 fokusaj temoj:
Reformado de la registaraj institucioj kaj ŝanĝiĝo
de la personaro de la nova registaro; ekonomia politiko; politika
reformado; kvalito de produktaĵoj kaj sekureco de manĝaĵoj;
medi-protektado; socio kaj popola vivo;
ontraŭkoruptitiĝo; Pekinaj Olimpikoj; situacio
de Taiwan-markolo; diplomatia politiko.
S-ro Lin Guangyao, fama ĵurnalisto pri politikaj
aktualaĵoj de la brita novaĵ-agentejo Reuters, diris, ke du
gravaj fokusoj de la du sesioj ege atentataj estas reformado
de la registaraj institucioj kaj ŝanĝiĝo de la personaro de
la nova registaro, elekto de ŝtata vicprezidanto, vicĉefministroj
de la Ŝtata Konsilantaro kaj rilataj superrangaj gvidantoj
de Ĉinio, konkretaj enhavoj de publikigota reforma plano pri
ebleco de starigo de la grandaj ministerioj de medio, fuelo
kaj trafiko.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|