La 12-an de marto okazis gazetara konferenco de la Unua Sesio
de la 11-a ĈPPIK pri la Pekinaj Olimpikoj. Zhang Yimou, ĈPPIK-membro
kaj ĝenerala diretoro de la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj
Olimpikoj, diris, ke li esperas, ke la arta prezentado en
la malfermo de la Pekinaj Olimpikoj donos surprizon al la
mondo kaj kontentigos la ĉinan popolon.
Zhang diris ankaŭ, ke dek miloj da aktoroj faras
en malsamaj lokoj provludon por la malfermo.
Li konigis, ke lernante de la malfermo de la
pasintaj Olimpikoj, ni ĉinoj plene prezentos la esencon de
la ĉina kulturo kaj faros la malfermon de la Pekinaj Olimpikoj
pli bona kaj pli brila.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|