 |
Wen Jiabao (maldekstre) |
La 16-an de marto okazis la sesa plena kunveno
de la Unua Sesio de la 11-a TPK. Post propono de ĉina prezidanto
Hu Jintao, Wen Jiabao estis reelektita ĉina ĉefministro per
voĉdonado.
En sia unua ofic-periodo (2003-2008) Wen Jiabao
senigis la agrikulturan imposton praktikitan mil jarojn en
Ĉinio kaj lerno-kotizon de la deviga edukado en la kamparo.
Amaskomunikiloj priskribis, ke lia regado estas senhasta,
sed kategoria, ke lia sekvantaro simpla, lia laboro efikoplena,
kaj li persistas en la principoj montrante humilecon kaj sincerecon.
Li estas tre simpatia kun la popolo. Li helpis
kamparano-laborulojn akiri pagon, vizitis vilaĝon de aidosuloj
en Henan dum la Printempa Festo kaj kelkfoje venis al la plagitaj
regionoj en suda Ĉinio por rigardi suferantojn de la neĝa
katastrofo. Li estas laŭdata kiel bona ĉefministro de la ĉina
popolo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|