De januaro de 2008 oficiale ekpraktikiĝis baza medicina asekuro
por loĝantoj en Ŝanhajo. Tio signifas, ke la sistemo de medicina
asekuro inkluzivis ĉiujn ŝanhajanojn (13.5 milionoj), inkluzive
de maljunuloj, neplenkreskuloj, orfoj kaj handikapuloj, kiuj
ne aliĝis al la medicina asekuro antaŭe, kaj pli ol 3 milionojn
da laboruloj venintaj de aliaj lokoj en Ŝanhajon.
En la lastaj jaroj la ŝanhaja registaro faris
multon por helpi kaj faciligi kuracadon de la popolanoj.
Nova politiko de la medicina asekuro
disvastiĝis al pli multaj homgrupoj
 71-jara
s-ino Chen Xiaomei suferas koronarian kormalsanon, sukeran
diabeton kaj cerban embolon, kaj ĉiujare ŝi devas elspezi
kelkmil juanojn por kuracado. Ŝi vivtenas sin per monhelpo
de la entrepreno de sia edzo forpasinta. Pro malbona financo
la entrepreno ofte prokrastis pagon de la kuraco, kaj ŝi bezonis
monhelpon de siaj gefiloj. Meze de la pasinta jaro Ŝanhajo
funkciigis politikon de la medicina asekuro por maljunaj vidv(in)oj
de laboruloj. Ĝuinte la medicinan asekuron la unua afero por
s-ino Chen estis akcepti koran operacion. Dank' al la asekuro
ŝi pagis nur malgrandan parton de pli ol 100 mil juanoj da
operacia kosto. Ŝi diris: "Antaŭe mi timis viziti hospitalon
pro manko de mono, nun mi povas. La nova politiko savis min."
En la pasintaj 7 jaroj, post praktiko de reformado
de la medicina asekuro en Ŝanhajo, aliĝis al la medicina asekuro
ĉiuj laboruloj urbaj kaj urbetaj, 2 milionoj da kamparanoj
kaj 3.3 milionoj da laboruloj venintaj de ekster Ŝanhajo.
Tamen pro historia kialo, parto de la homoj kiel Chen Xiaomei
ankoraŭ ne povis aliĝi al la medicina asekuro. Ekde 2006 Ŝanhajo
enlistigis maljunulojn, neplenkreskulojn, seriozajn handikapulojn
kaj maljunajn vidv(in)ojn kiel asekuratojn. La nova medicina
asekuro ellaborita en januaro de 2008 ordigis antaŭajn politikojn
kaj plue altigis justecon de la garantio.
Difinitaj hospitaloj en loĝkvartaloj
faciligis kuracadon de popolanoj
 Sekve
de pligrandiĝo de urboj, nemalmultaj urbanoj transloĝiĝis
de la urbocentro malproksimen. Pro manko de hospitalo en ilia
loko la loĝantoj devas veturi longtempe en urbocentro por
viziti kuraciston. Konsiderante la malfacilon de la popolanoj
rilataj departementoj pene klopodis por faciligi kuracadon
de la popolanoj.
En la urbeto Pengpu de Zhabei-distrikto malproksime
de la urbocentro loĝas pli ol 100 mil homoj. Kvankam ili aliĝis
al la medicina asekuro, sed en ilia loko ne estis hospitalo
difinita de la medicina asekuro. Tio maltrankviligis s-inon
Liu Suhuai. Ŝia edzo longtempe kuŝas en lito pro apopleksio
kaj ilia filo vivas ĉiam en rulseĝo pro cerba paralizo. Por
iri al hospitalo difinita, ŝi devis kune kun siaj familianoj
iradi 40 minutojn puŝante rulseĝon kaj estis pli malfacile
se en vento kaj pluvo. En la lasta oktobro, Haiying-hospitalo
en la urbeto estis asignita kiel difinita hospitalo de la
medicina asekuro. Liu Suhuai kaj aliaj lokanoj povas atingi
hospitalon en kelkaj minutoj.
Sekvante antaŭenpuŝon de la reformado de la medicina
asekuro Ŝanhajo disvastigis konstruadon de komputila kontosistemo
de la medicina asekuro interliganta pli ol 1000 difinitajn
kuracejojn de la medicina asekuro kaj 251 servejojn por faciligi
pagon de malsanuloj. En 2003 Ŝanhajo fondis servejon de la
medicina asekuro en ĉiuj loĝkvartaloj kaj urbetoj kaj formis
trinivelan retan sistemon de urbo, distrikto, gubernio kaj
urbeto.
Aldona medicina asekuro liveris pli bonan
kuracan garantion
 Konsiderante
bezonon de malsamaj homgrupoj en medicina garantio la ŝanhaja
registaro, subtenate de organo de civila administrado, sindikato,
Ruĝa Kruco kaj aliaj sociaj rondoj, establis bazan medicinan
asekuron, aldonan medicinan asekuron kaj minimuman medicinan
helpon por ke ĉiuj loĝantoj ne nur ĝuu la asekuron, sed ankaŭ
ricevu pli bonan medicinan garantion.
Gao Jinrong estas pensiulo de magazeno de Ŝanhajo.
Antaŭ du jaroj ŝi enhospitaliĝis pro subita cerba hemoragio
kaj la kosto por kuracado estis tre alta. Dank' al la aldona
medicina asekuro ŝi ricevis ne nur subvencion de la baza medicina
asekuro, sed ankaŭ tiu de la aldona medicina asekuro je 76
mil juanoj. Ŝia edzo diris dankoplene: "La aldona medicina
asekuro trankviligas nin."
Post kompleta praktikado de la baza medicina
asekuro en Ŝanhajo rilataj departemento donis ankoraŭ kelkajn
aldonajn garantiajn rimedojn. La medicina interhelpa plano
por laboruloj estis prezentita de la Federacio de Sindikatoj
de Ŝanhajo, kiu helpas 2.3 milionojn da laboruloj kaj 2.7
milionojn da pensiuloj. La medicina interhelpa fonduso por
infanoj kuracataj en hospitalo estis starigita de la Ruĝa
Kruco de Ŝanhajo. Pagante 50-60 juanojn ĉiujare, oni povas
ricevi subvencion de 50% de la kuraca kotizo post pago de
certa monsumo, kiam ili enhospitaliĝis aŭ grave malsaniĝis.
La kurachelpa rimedo por ŝtataj oficistoj donas al grave malsaniĝintaj
ŝtatoficistoj certan monsumon post pago de baza medicina asekuro.
Nun rilataj institucioj disvastigis la medicinan helpon de
homoj helpataj de organo de civila administrado al asekuritaj
laboruloj en malriĉaj familioj, de familioj ĝuantaj garantion
de la minimuma vivnivelo al tiuj malmulte enspezantaj en urboj
kaj urbetoj. En 2007 en Ŝanhajo 103 mil homfojoj akiris aldonan
medicinan helpon je 110 milionoj da juanoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|