Ĉiuflanke garantii la rajtojn kaj interesojn
de la kamparano-laboruloj en urboj
 Dum
longa tempo la kamparano-laboruloj laboras en urboj, sed revenas
la hejmon por pasigi festojn; laboras en fabrikoj dum juneco,
sed vivas en la kamparo dum la maljuneco; kontribuas por la
urbo, sed ĝuas iajn asekurojn en la kamparo. En la lastaj
jaroj la kamparano-laboruloj en la urboj estas multe zorgataj
de la registaro. Legante la 5 laborraportojn de la registaro
faritajn de ĉefministro Wen Jiabao, oni povas malkovri, ke
la ŝanĝiĝo estis komencita de kompleta pago al la komparano-laboruloj.
En la jaro 2006, la laborraporto de la registaro
jam postulis ellaboron de metodoj de socia garantio taŭga
por kamparano-laboruloj. En 2007, la laborraporto eksplicite
postulis akceli helpon al komparano-laboruloj de laborakcidento
kaj tiuj serioza malsano. La laborraporto de 2008 elmetis
seriojn da rimedoj por ellabori metodojn de maljunula vivitenado
por kamparano-laboruloj kaj plibonigi la medion de ilia loĝado.
Liu Baoya, reprezentanto de TPK, diris, ke pagigi
al kamparano-laboruloj kaj starigi garantian sistemon inkluzive
de loĝado kaj asekuro, tio estas selekto en certa grado de
disvolviĝo de la ekonomio kaj socio.
Radikale solvi problemon de kuracado
Post sarso en 2003, la plej urĝa afero de Ĉinio
estas konstruado de la kuraca sistemo. En la laborraporto
de 2004, ĉefministro Wen Jiabao anoncis, ke oni fundamente
starigu profilaktikan kaj medicinan sistemon en 3 jaroj. Dum
starigo de la sistemo, oni rapidigis la konstruadon de la
sistemo de kampara koopera kuracado, la medicina helpa sistemo,
la medicina asekura sistemo de urbaj laboruloj kaj reformadon
de la medicina sistemo.
En 2008, konstruado de la sistemo havos novan
progreson: pli ol 50% da urboj provos bazan medicinan asekuron
de urbanoj, kaj la nova sistemo de la kampara koopera kuracado
estos disvastigata al la tuta kamparo. Samtempe, oni jam ellaboris
la projekton pri profundigo de reformado de la medicina kaj
medikamenta sistemo. Esperebla estos radikala solvo de la
problemoj de malfacileco kaj multekosteco en kuracado.
Hei Xinwen, reprezentanto de TPK, diris: "Mia
patrino loĝas en urbo, sed ŝi ne estis asekurita je kuraco
nek je garantio de minimuma vivitenado. En la lasta jaro,
la loka registaro prove praktikis la 'urban kaj kamparan kooperan
kuracon', kaj ŝi estis garantiata de tiu politiko. Mia patro
estas asekurata je kuraco kaj vivitenado en maljuneco. Mi
kaj mia edzino ĝuas la medicinan asekuron de la respektivaj
entreprenoj, kaj mia infano estas asekurata kontraŭ akcidento,
tiel ni ne estos maltrankvilaj pro malsaniĝo aŭ akcidento."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|