La 11-an de marto, fremdlandaj vehikloj multe
raportis la planon de reformado de la registaraj institucioj
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Laŭ la plano oni fondos
ministerion de mediprotektado kaj ŝtatan fuelan komisionon,
tio fariĝis fokuso de fremdlandaj vehikloj.
Franca novaĵ-agentejo raportis, ke fondiĝo de
la ministerio de mediprotektado estas parto de la registaraj
rimedoj de Ĉinio por preventi kaj superregi poluadon. Usona
Asociita Gazetaro raportis, ke la fondiĝo la ŝtata fuela komisiono,
altranga diskuta kaj kunordiga institucio, celas garantii
fuelan sekurecon kaj ŝpari fuelon en la situacio de senĉese
kreskanta bezono de petrolo kaj natura gaso. La brita novaĵ-agentejo
Reuters raportis, ke la celo de tiu ĉi reformado estas konstruado
de pli honesta kaj efika registaro.
La itala novaĵ-agentejo ANSA speciale raportis
la novan fondotan Ministerion de Mediprotektado. La raporto
diris, ke fondiĝo de la nova Ministerio de Mediprotektado
estas parto de la reformado de la registaraj institucioj de
Ĉinio, laŭ la plano, la registaro povos rekte administri serion
da kernaj industrioj kaj departementoj inkluzive de medio
kaj fuelo.
La ĵurnalo Wall Street de Usono raportis la 11-an
de marto, ke fondiĝo de la Ministerio de Mediprotektado plie
pruvis la emfazon de la ĉina registaro pri mediprotektado,
ke tio influos pliforte la registarajn departementojn.
La 12-an de marto, la japana ĵurnalo Yomiuri
raportis, ke la nova plano de reformado de la registaraj institucioj
de Ĉinio montris la altan atenton de la ĉina registaro al
manĝaĵa sekureco, fuelo-ŝparado kaj mediprotektado. Alia japana
ĵurnalo Asahi Shimbun raportis, ke la fondiĝo de la Ministerio
de Mediprotektado kaj la Ŝtata fuela Komisiono montris la
strategion de la ĉina registaro por fortigi superregadon de
media poluado kaj garantion de fuelo kaj resurso.
Brita ĵurnalo raportis citante komentarion de
esplora centro de diplomatia politiko de Britio, ke la reformado
de la ĉina registaro montris kreivecon, ke ĝi strebas por
trovi ekvilibran punkton inter multaj ekonomiaj kaj sociaj
faktoroj kaj pluapaŝe altigi fidon de la popolo al la registaro.
Kompetenta specialisto pri ĉinaj problemoj kaj
estro de instituto pri ĉinaj problemoj sub la soci-scienca
akademio de Vjetnamio diris, ke la plano de reformado de registaraj
organoj de Ĉinio celas altigi efikon de la registaraj departementoj
kaj eviti ripetiĝon de funkcioj de la registaraj departementoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|