Favoro de la publika financo al malriĉaj
urbanoj kaj kamparanoj
 Nun
la malriĉaj popolanoj ĉu en la urboj ĉu en la kamparo povas
ĝui la minimuman viv-garantion. La laborraporto de la ĉina
registaro en la kuranta jaro montris, ke la ĉefa tasko de
la registaro estas perfektigi sistemon de la minimuma viv-garantio
kaj starigi reĝimon de reguligado al la helpaj kriterioj konformaj
al ekonomia kresko kaj preza nivelo.
Antaŭe oni solvis vivajn problemojn de malriĉaj
kamparanoj ĉefe per helpado al aparte malriĉaj familioj. La
laborraporto de la registaro en la jaro 2005 unuafoje eksplicite
elmetas, ke lokoj kun la kondiĉoj povas prove starigi sistemon
de la minimuma viv-garantio. En la jaro 2006, 15.09 milionoj
da kamparanoj ĝuis la minimuman viv-garantion. La laborraporto
de la registaro en la jaro 2007 diras, ke en la tuta lando
establiĝu sistemo de la kampara minimuma viv-garantio, ke
pli ol 34 milionoj da kamparanoj ĝuu la financan garantion.
Zhao Jiancai, reprezentanto de TPK kaj urbestro
de Zhengzhou, ĉefurbo de la provinco Henan, diris, ke establiĝo
de la sistemo de la kampara minimuma viv-garantio ne nur feliĉigas
kamparanojn, sed ankaŭ enkorpigas la justecon. Starigo de
la reĝimo de reguligado al la helpaj kriterioj faros la sistemon
real-signifa.
Loĝ-garantio pli kaj pli fortigata
La ĉina registaro alte atentas malfacilojn de
popolanoj en loĝado. Tio montriĝas en la laborraporto de la
registaro en 2008.
La laborraporto en 2007 emfazis ĉefe reguligadon
al la dom-biena merkato. Tiu en 2008 akcentas starigon de
loĝ-garantia sistemo. Laŭ la ĉi-jara laborraporto, la registaro
kontentigos loĝ-bezonon de familioj kun malalta enspezo per
domoj de malalta lu-pago kaj tiuj de malalta prezo, pliigos
provizadon de ordinaraj loĝdomoj malalt- kaj mezprezaj por
kontentigi loĝ-bezonon de familioj de meznivela enspezo kaj
tiun de familioj de alta enspezo pere de merkato.
TPK-reprezentanto Kong Lingchen diris, ke la registaro
donas pli kaj pli grandan atenton al publika servo kaj pliintensigas
starigon de sistemo de la loĝ-garantio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|