Garantio al rajto kaj interesoj de la
infanoj hejmrestantaj aŭ migrantaj kun la gepatroj
Delonge
mi dediĉas grandan atenton al edukado kaj sana kreskado de
infanoj en malriĉa landinterno de Ĉinio. La problemo de hejmrestantaj
infanoj fariĝis evidenta en tiu loko dum la pasintaj kelkaj
jaroj. Dank’al rapida disvolviĝo de la socio, pli kaj pli
multaj junaj kamparanoj venas al urboj, tamen plej parto de
iliaj infanoj restas hejme en la kamparo. De tio sekvas, ke
al ili mankas atentado, helpado kaj spirita gvidado de la
gepatroj dum ilia ŝlosila kreska periodo.
Depost la dua duono de la 1990-aj jaroj draste
leviĝas la nombro de la infanoj de migrantaj kamparanoj kaj
elmontriĝas la problemo de ili. Tiuj infanoj estis aŭ kunportitaj
al aŭ naskitaj en urbo. Kompare kun plenaĝuloj ili havas malsaman
kreskan sperton. Iliaj sento kaj sperto en urbo decidos ilian
estontan vivon.
Pli vastan atenton kaj novan sistemon postulas
garantio al la interesoj de la infanoj hejmrestantaj aŭ migrantaj
kun la gepatroj al urbo por bona edukado. Dum la du sesioj
mi prezentis proponon pri helpado al tiuj infanoj.
Distanco inter riĉeco kaj malriĉeco
En la nuna ĉina socio kun rapida disvolviĝo,
grandnombre malmultiĝis absolutaj malriĉuloj, tamen pligrandiĝas
distanco inter riĉeco kaj malriĉeco, kio kaŭzas multajn sociajn
problemojn, ekzemple, iuj homoj kun malalta enspezo perdis
psikan ekvilibrecon aŭ rapidiĝis dividiĝo de forta kaj malforta
homgrupoj, formiĝis nova malegaleco en uzado de socialaj materialoj,
kaj finfine distingiĝas riĉeco kaj malriĉeco, t.e. riĉuloj
fariĝas pli riĉaj kaj malriĉuloj pli malriĉaj.
Por ke pli da popolanoj plene ĝuu ekonomian kaj
socian atingojn, la registaro devas fari pli multajn laborojn,
ekz. starigi sistemon por alĝustigi multflankajn interesojn,
garantii al la popolanoj egale ĝui bazajn publikajn servojn,
egalan bazan edukadon, publikan higienon, kuracadon, laborigon
kaj aliajn.
Klimata ŝanĝiĝo
Por
bone gastigi la Pekinajn Olimpikojn, koncernaj departementoj
prenas multajn rimedojn por redukti poluadon kaj protekti
medion. Pro tio la klimato en Pekino multe boniĝis, tamen
defion alportas kontinue ŝanĝiĝanta vetero. Komence de la
kuranta jaro, suda Ĉinio suferis katastrofon de neĝo. Pluraj
sinsekve varmaj vintroj paligis konscion kaj kapablon de la
popolanoj kontraŭ malvarmo, kaj estis malforta la kontraŭneĝa
reĝimo de lokaj registaroj. Malboniĝo de la naturo kaŭzas
ŝanĝiĝeman veteron. Niaj meteoprognozo, infrastrukturo, vivmaterialo,
kuracilo kaj resursa rezervo alfrontas seriozan provon. La
registaro devas kiel eble plej rapide fari esploron kaj sciencan
studon pri konstante ŝanĝiĝanta vetero kaj ĝia influo.
Templimo de oro
 Pro
interligigo de financoj ĉina kaj internacia, malfermo de ora
merkato estas nepra kaj natura, kaj servas ankaŭ kiel bazo
por perfektigi ŝtatan financon, ĉar la produkto de oro en
Ĉinio estas kreskanta, influas iom post iom la internacian
merkaton, vigligas uzadon kaj vendadon de oro en Ĉinio. Templimo
de oro donos bonan kaj racian kanalon al aĉetantoj kaj produktantoj.
La politiko, ke popolanoj sur la ĉeftero de Ĉinio
povas aĉeti akcion de Hongkong, estis nur direkta politiko
en la debuto post la publikigo, kaj pluraj detaloj kaj reguloj
atendas pluan studadon kaj realigon, precipe oni devas plene
konsideri kaj atenti la eblan forfluon de fremda valuto kaj
ĝian efikon al la borso sur la ĉeftero de Ĉinio. Plie ordinaraj
akciuloj devas havi perfektan kaj kompletan scion pri akcio
de Hongkong, eviti blindan investadon, por ke ili ne perdu.
Tio povas esti pozitiva, ke praktikado de la politiko estas
prokrastita pro rapida malkreskado kaj fluktuado de la akcia
merkato lastatempe.
--------------------------------------------------
* Wu Jing-Cheong, ĈPPIK-membro kaj direktoro de la or-butiko
Lee Cheong de Hongkong
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|