Retrorigardante
disvolviĝon de Ĉinio en la pasintaj kelkdek jaroj oni trovis,
ke diversaj estas ĝiaj ekonomiaj modaloj, ekzemple, tiu de
kolektiva ekonomio inspirata de Ŝanhajo, tiu de al-ekstera
ekonomio inspirata de Hongkong, kaj tiu de individua ekonomio
movata de persona penado. Ekonomikisto Zhang Jun de Fudan-universitato
diris: "En observado de reformanta Ĉinio oni facile misiris
sur malĝustan vojon. Kio estas la malĝusta vojo? Tio estas,
ke oni kutimas diskuti pri disvolviĝo de ekonomio kaj kresko
de industrio de Ĉinio per unu modalo kaj teorio. Fakte la
regiona diferenco estas granda en Ĉinio. Do unue oni devas
ilin agnoski kaj akcepti, se oni volas bone kompreni la ekonomian
disvolvadon de Ĉinio en la pasintaj 30 jaroj."
Sendube malsamas la disvolvaj manieroj de urboj
kaj kamparo, ĉemaraj regionoj kaj landinternaj, kiuj fontas
de specifaj ekonomiaj cirkonstancoj. Rigardi Ĉinion laŭ diversaj
modaloj helpas pli bone koni la landon. La ĉina disvolva maniero
havas tri jenajn trajtojn: sur bazo de la ĉina cirkonstancaro,
sub la gvido de la registaro, kun sociaj interesoj kaj harmonio
kiel kerno.
Krome kvin "startaj karakteroj" antaŭenpuŝas
la disvolviĝon: La ekonomio estas neprogresinta kaj disvolviĝo
neekvilibra, precipe evidentiĝas duala ekonomia strukturo.
Ĉinio posedas multnombran loĝantaron, precipe
la kamparanoj konsistigas multajn procentojn; la naturaj resursoj
estas neriĉaj kaj la cirkonstanca eltenkapablo febla.
Ĉinio suferis la feŭdan reĝimon dum du mil jaroj,
sed malmulte banis sin en "la Renesanco" kaj "la
Klerigado", tial malforta estas ĝia demokratio.
En Ĉinio profunde radikiĝis la planizita ekonomia
sistemo, kiun nun anstataŭis la merkata.
Ĉinio iam sin fermis en longa periodo. Post reformado kaj
pordomalfermo ĝi malfermiĝis al la eksterlando kaj serĉas
internaciajn kunlaborojn.
Zhang Wei, supera esploristo de la Azia Esplora
Centro de la Ĝeneva Universitato de Svislando, opiniis, ke
Ĉinio estas granda lando kun 1.3 miliardoj da loĝantoj. En
malfavora cirkonstanco ĝi okazigis grandskalajn industrian
kaj socian revoluciojn kaj solvis ĉiujn problemojn en la interno.
Sen fari ekspansion eksteren ĝi profitigis plejparton de la
ĉinoj kaj multajn fremdajn. Ĉinio jam fariĝis lokomotivo de
kresko de la monda ekonomio. Laŭ rigardo de tiu punkto, eksterordinaraj
estas la sukceso kaj signifo de ĝia ekonomia modalo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|