Pliiĝis
reprezentantoj el laboristoj kaj kamparanoj
 En
la reprezentantoj de TPK dum la lastaj popolaj kongresoj reduktiĝis
la pocentoj de tiuj el laboristoj kaj kamparanoj. Tion alte
atentis la Centra Komitato de KPĈ kaj la konstanta komitato
de la 10-a TPK. La Kvina Sesio de la 10-a TPK decidis, ke
la 11-a TPK pliigu siajn reprezentantojn el laboristoj kaj
kamparanoj.
En la nomlisto oni trovis, ke multe reduktiĝis
reprezentantoj el kadroj de provinc-nivelaj departementoj,
dume multiĝis tiuj el laboristoj kaj kamparanoj. Kompare kun
la lasta sesio, la nombro de laboristo-reprezentantoj duobliĝis
kaj tiu de la nombro de kamparano-reprezentantoj grandiĝis
je 70%.
Fakuloj
diris, ke la plej alta organo de la ŝtata potenco estas kolektivo
de la popola volo kaj scenejo por esprimo de voloj de ĉiuj
flankoj. Tie devas kolektiĝi reprezentantoj el fakuloj kun
riĉa politika sperto, erudiciuloj kaj baznivelaj reprezentantoj,
kiuj kuraĝas malkaŝe sin esprimi. Iasence la lastaj povas
pli bone transporti popolajn opiniojn al la plej alta organo
de la ŝtata potenco.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|