Meteologia buroo plue esploros mezlong-periodan
kaj longperiodan veterprognozon
En
la komenco de 2008 serioza katastrofo de neĝo kaj frosto atakis
sudan Ĉinion. Nun iras rekonstruado en la plagitaj regionoj.
Kiel eviti similan katastrofon aŭ moderigi la damaĝon en la
estonteco? Kiel iras la rekonstruado? Pri tio ege zorgas popolanoj
de la trafitaj regionoj kaj membroj de la 11-a Tutlanda Komitato
de ĈPPIK. Ili deziras, ke la registaro kiel eble plej baldaŭ
ellaboru fortajn kontraŭrimedojn.
 Zheng
Guoguang, estro de la Meteologia Buroo de Ĉinio, diris, ke
precizeco estas vivlinio de ĉiuj prognozoj. En 2008 la grava
laboro de la Meteologia Buroo de Ĉinio estas altigi precizecon
de prognozo, altigi efikon de la servado kaj solvi ŝlosilan
problemon per progreso de scienco kaj teknologio. Li diris
ankaŭ, ke post la katastrofo oni petos specialistojn pluapaŝe
esplori mezlong-periodan kaj longperiodan veterprognozon de
10-30 tagoj.
Jiao Meiyan, estro de la departemento de prognozo
kaj redukto de damaĝon de katastrofo sub la Meteologia Buroo
de Ĉinio, diris, ke en la kuranta jaro Ĉinio levos la kapablon
de sinteza observado de veteraj katastrofoj. Oni konstruos
pli da observejoj ĉe ekspresaj aŭtovojoj kaj fervojoj, precipe
en foraj montregionoj, altigos precizecon de veterprognozo,
altigos prognozan kapablon pri observado de ekstreme katastrofaj
veteroj kvankam malofte okazantaj, altigos analizan kapablon
pri influo de katastrofa vetero kaj liveros pli efikan meteologian
produktaĵon por koncernaj decidofaraj departementoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|