Krom la aranĝo de la personaro de la nova registaro
kaj reforma plano de registaraj institucioj, fremdlandaj raportistoj
multe atentas, kiel la nova registaro solvos la efektivajn
problemojn ekzistantajn en la nuna Ĉinio.
Kun rapida kresko de la ĉina ekonomio, senĉese
altiĝas la internacia pozicio de Ĉinio. La grava rolo kaj
influo de Ĉinio faris ĉinajn problemojn atentataj de fremdlandaj
raportistoj. La problemoj inkluzivas la estontan politikon
de la ĉina ekonomio, mediprotektadon, produktaĵan kvaliton,
manĝaĵan sekurecon, reformadon de politika sistemo, popolan
vivon, socian disvolviĝon kaj ĉinan diplomation.
Laŭ la plej nova oficiala statistiko, la konsuma
preza indico de la ĉeftero de Ĉinio en januaro 2008 altiĝis
je 7.1% kompare kun tiu de la sama periodo de la lasta jaro,
kaj kreis la novan rekordon en la pasintaj 11 jaroj. Ĉinio
alfrontas senprecedencan premon de inflacio.
Sato Fumitaka, raportisto de Japana Disaŭdiga
Korporacio en Ĉinio, diris ke li tre atentas politikon por
stabiligi prezon de komercaĵoj publikigitan de la registaro
dum la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Komitato. Krome estas neneglektebla la influo
de la neĝa katastrofo al la ĉina ekonomio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|