Kiel
membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) dum 15 jaroj, ekonomikisto
Wu Jinglian, kiu ĵus senigis sin je la komitataneco, ankoraŭ
multe zorgas pri TPK (la Tutlanda Popola Kongreso) kaj ĈPPIK,
kaj esperas aŭdi malsamajn dirojn en la nova ĈPPIK.
Pri la nuna situacio de la ekonomiareformado
de Ĉinio, Wu Jinglian diris: "La kresko de la monda ekonomio
malrapidiĝas, kaj la longtempa prospero ne plu ekzistos. Mi
estas maltrankvila pro tio, ke la ĉina ekonomia sistemo kun
multaj internaj difektoj ne povos elteni eĉ malgrandan skuiĝon
de la ekstera ekonomio, se ĝi ne perfektigos sin."
Jam de la fino de 2003, kelkaj ekonomikistoj
inkluzive de Wu Jinglian trovis, ke troa investa varmeco instigata
de la registaro ekzistas en la ĉina ekonomio pro la kreska
maniero dependanta de investa kresko. Kiam ilia antaŭdiro
fariĝis fakto, Wu Jinglian refoje emfazis, ke limigo de la
tro rapida kresko de la ĉina ekonomio dependas de ĉiuflanka
reformado, precipe la reformado de administrada maniero kaj
ŝanĝiĝo de la registara funkcio.
Pri la lastatempa kontrolo super
la prezoj de kelkaj komercaĵoj farita de la registaro, Wu
opinias, ke la ĝenerala kresko de la prezoj de komercaĵoj
estas kaŭzita de troa emisio de monbiletoj, tial, "la
registaro devas limigi la emision, se ĝi volas teni la stabilecon
de ĝenerala nivelo de la prezoj de komercaĵoj". Li opinias,
ke la prezoj de komercaĵoj ne povas esti limigeblaj per registara
trudado, kaj se oni superregos la prezojn de komercaĵoj, la
merkato malfacile ludos sian rolon, kaj la perfektiĝo de ekonomia
strukturo fariĝos malfacila; kaj sekve tio malfaciligos radikalan
solvon de multaj problemoj de la ĉina ekonomio en la nuna
periodo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|