48-jara Hao Fuxia estas reprezentantino
de la Tutlanda Popola Kongreso. Ŝia impreso pri situacio antaŭ
30 jaroj estas nur malriĉeco, sed nun ŝi uzis la vorton "mondskua"
por priskribi la grandan ŝanĝiĝon okazintan en la pasintaj
30 jaroj. "Reformado ŝanĝis la sorton de 900 milionoj
da kamparanoj, kaj ni elkore dankas la 30-jaran reformadon."
En somero de 1978, Hao Fuxia malsukcesis
en enira ekzameno de universitato kaj revenis hejmen por sin
okupi pri terkulturado. Tiam ŝi kaj ŝiaj 6 gefratoj vivis
malfacile.
En la sama jaro oni ekpraktikis la
politikon "laŭkontrakta kulturado de tero de kolektivo
laŭ familio" post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Tio ebligis al multaj
kamparanoj komenci novan vivon.
En 1982, Hao kaj ŝia edzo pruntis
3000 juanojn (tiam ĉ. 1.9 juanoj egalas al 1 usona dolaro)
por kulturi ginsengojn. Sed pro manko de sperto ili malsukcesis
kaj perdis la prunton, kaj tio ankaŭ influis rikolton de aliaj
agrikulturaĵoj.
Tiam multaj homoj hezitadis en la
nova situacio, sed Hao Fuxia kuraĝe subskribis kontrakton
kun loka eksporta kompanio por kulturi cepon. Ĉi-foje ŝi gajnis
1700 juanojn pro sia scienca kulturado.
En 1983 Hao Fuxia aĉetis nigra-blankan
televidilon, kaj tiam en la kamparo televidilo estis malofta
luksaĵo.
Estas malfacile por antaŭenpuŝi
reformadon: De 1982 ĝis 1986, la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio sinskeve publikigis dokumentojn por konfirmi
ke "laŭkontrakte kulturi teron de kolektivo" estas
ĝusta kaj subtenata, promesis ke oni povas laŭkontrakte kulturi
teron minimume 15 jarojn, nuligis la regularon pri limigo
de komercado, reformis agrikulturan imposton kaj foj-refoje
konfirmis la politikon de kampara reformado.
Tiam Hao Fuxia faris alian aferon
kun granda risko laŭ alies opinio: ŝi luis 14 hektarojn da
tero por prove kulturi rizon.
En 1986 Hao Fuxia fariĝis unu el
la plej riĉaj en sia vilaĝo.
Nun la farmo de Hao Fuxia areas pli
ol 66 hektarojn, kaj tie pli ol 5000 familioj sin okupas pri
kulturado kaj prilaborado de senpolua organika rizo. Pro tio
la kamparanoj povas gajni 600-1200 juanojn pli multe sur ĉiu
muo da tero, kaj duobliĝis la enspezo de la kamparanoj (nun
ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).
En la kuranta jaro, la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro
kune publikigis la dokumenton por fortigi konstruadon de agrikulturaj
bazaj instalaĵoj kaj akceli disvolviĝon de agrikulturo kaj
plimultigon de kamparanaj enspezoj.
Hao diris, ke ĉina reformado komenciĝis
de la kamparo, kaj oni devas zorgi pri la nova situacio kaj
solvi novajn problemojn por antaŭenpuŝi la reformadon de la
kamparo kaj agrikulturo, ekzemple, la kampara financo, konstruado
de irigaciaj instalaĵoj, edukado de la kamparo kaj masiva
uzado de agro ktp.
Hao Fuxia, 4-foje sinsekve elektita
reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso, diris: "Nun
pli kaj pli multaj kamparanoj vivas feliĉe, kaj tion oni ŝuldas
al la reformado kaj pordomalfermo en la pasintaj 30 jaroj.
Nun la kamparanoj vivas pli bone ol antaŭe, kaj ilia enspeza
fonto multiĝis. Sed ankoraŭ longan vojon ni havas por altigi
kvaliton de agrikulturo kaj disvolvi agrikulturon per scienco
kaj teknologio."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|