Zhu Xueqin en ruĝa jako parolis
rapide kaj klare, kaj oni malfacile kredas, ke ŝi estas "kamparano-laborulo"
en kutima impreso, sed prefere prenas ŝin altklasa oficisto
en urbego.
Raportisto demandis: "Ĉu vi
jam ne plu estas kamparano-laborulino? Ĉu vi povas esti vera
proparolanto de kamparano-laboruloj?" Post medito nelonga
Zhu diris: "Unue mi laboris kiel kamparano- kudristino,
kaj nun mi fariĝis reprezentanto de kamparano-laboruloj. Mi
persone spertis la malfacilan vivon de la kamparano-laboruloj,
kaj iam mi eĉ vivis pli malfacile ol ili. Tiu tempo estis
certe malfeliĉa dum mia vivo, sed estas ankaŭ valora. Mi kredas,
ke mi estas vera reprezentanto de la plej bazaj kamparano-laboruloj
kaj mi povas reprezenti ilin."
Antaŭ ŝia veno al Pekino, multaj
kamparano-laboruloj skribis aŭ telefonis al ŝi por peti ŝin
transdiri iliajn plendojn, kaj ŝi sentis pezan taskon sur
si. "Mi estis tiel streĉita, ke mi sendormis plurajn
tagojn." Zhu diris, ke antaŭ veno al Pekino, ŝi enketis
multe en Ŝanhajo.
Helpate de la federacio de sindikatoj
de Ŝanhajo, Zhu vizitis multajn industriajn distriktojn, konstruajn
kompaniojn kaj restoraciojn kie laboras multaj kamparanoj,
por fari enketadon. Ŝi faris detalajn notojn kaj eltiris la
ĉefajn por prezenti ilin al la popola kongreso. La plendoj
de la kamparano-laboruloj temas pri vivtenado en maljuneco,
medicina garantio, enspezo, sekureco en laboro kaj edukado
de la infanoj.
Pri medicina asekuro de kamparano-laboruloj
en urbo, Zhu esperas, ke oni starigos landan sistemon, por
ke la kamparano-laboruloj povas daŭre ĝui la asekuron malgraŭ
transposteniĝo. Ŝi diris, ke Ĉinio havas grandegan nombron
da kamparano-laboruloj ofte migrantaj, tial landa sistemo
de medicina asekuro povas helpi pli multajn kamparano-laborulojn.
Krome Zhu tre zorgas kamparano-laborulinojn en naska aĝo,
kaj esperas ke la naska asekuro inkluzivos la kamparano-laborulinojn
kaj doni necesajn ekzamenojn al la gravedaj kamparano-laborulinoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|