La 5-an de marto, Gao Siren, reprezentanto
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso kaj estro de la delegitaro
de la centra popola registaro al la Hongkong-a Speciala Administra
Regiono, diris, ke la registara laborraporto farita de ĉefministro
Wen Jiabao elmetis la celojn de la kuranta jaro kaj la venontaj
jaroj, tio liveras gravan ŝancon por la nuna kaj longtempa
disvolviĝo de Hongkong. Hongkong ludos gravan rolon en la
ŝtata disvolviĝo, do oni devas kapti tiun ŝancon por rapidigi
disvolviĝon.
En la grupa kunveno de la Hongkong-a
delegacio de la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso
de Ĉinio, Gao Siren diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskas
rapide, tio estas utila al Hongkong por trakti eventualan
krizon kaŭzitan de malrapida kresko de la usona ekonomio en
la lasta tempo. Li diris, ke la raporto difinis la ekonomian
kreskon de la kuranta jaro je 8%; tio grave subtenas la ekonomian
disvolviĝon de Hongkong, tial Hongkong devas kapti tiun ŝancon
por sin disvolvi.
Gao Siren diris, ke fortigo de makroskopa
ekonomia kontrolado de la ŝtato estas favora al Hongkong por
ekonomia transformiĝo kaj al Hongkong-aj entreprenoj por renovigo,
kaj al realigo de daŭrigebla disvolviĝo. La ŝtato pene akcelas
socian konstruadon kun plibonigo de la popola vivo kiel gravito,
tio donas pli riĉan enhavon por kunlaboro de la ĉeftero kaj
Hongkong, kaj estas favora al la Hongkong-a serva industrio
por disvastigi sian disvolvan spacon. La ŝtato daŭre antaŭenpuŝas
reformadon kaj prodomalfermon kaj pli alte taksas meminiciaton
kaj kreivon, tio estas favora al altigo de la longtempa konkurenco
de Hongkong, tial Hongkong povos ludi gravan rolon por helpi
la ŝtaton en pliintensigo de meminiciato kaj kreivo.
Gao Siren emfazis, ke en la 30-jara
reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio kaj en la ĝenerala situacio
de ŝtata disvolviĝo, Hongkong ne estis apudstaranto, sed firma
partoprenanto, grava kontribuanto kaj granda profitanto samtempe.
La ŝtato bezonas Hongkong kaj Hongkong ankaŭ bezonas la ŝtaton.
Starante sur la nova historia deirpunkto, la ŝtato kaj Hongkong
alfrontas grandan disvolvan ŝancon. Gao Siren alvokis, ke
la Hongkong-anoj domaĝu kaj kaptu la ŝancon, sufiĉe ekspluatu
la politikan superecon de "unu lando kun du sistemoj",
plufortigu kunlaboron de la ĉeftero kaj Hongkong por alporti
pli grandan movoforton por disvolviĝo de la du lokoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|