Posttagmeze de la 10-a de marto,
akceptante intervjuon de ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj,
membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco, ekonomikisto Li Yining esprimis
en Pekino, ke post la Pekinaj Olimpikoj de 2008, la kreska
rapideco de ĉina ekonomio ne falos.
Li opinias, ke la ĉina ekonomio nun
troviĝas en meza periodo de industriigo kaj la terciara industrio
ankoraŭ havas grandan disvolvan spacon.
Li Yining antaŭdiris, ke la enlanda
prezaro eble estas alta en la unua duonjaro de la kuranta
jaro. En la dua duonjaro, diversaj rimedoj regos la altiĝan
tendencon de prezaro.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|