Cui Dalin, ĈPPIK-membro kaj vicestro
de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, diris al raportistoj:
"Ĉinaj sportistoj devas esti honestaj en la Pekinaj Olimpikoj.
Ili nepre ne uzu dopilon, eĉ se ili ne akiros oran medalon.
Tio estas la konsekvenca politiko de la ĉina registaro pri
anti-dopado".
La ĉina registaro ĉiam sekvas la
politikon de severa malpermeso kaj kontrolo de dopado kaj
serioza puno al dopil-uzantoj. Li diris, ke laŭ la nombro
de profesiaj ĉinaj sportistoj, stato kaj nivelo de disciplinoj
de la ĉina sporto, la absoluta kvanto de dopil-ekzamenoj de
Ĉinio estas nun en avangarda pozicio tutmonde. Krome, Ĉinio
starigis la sistemon, ke sportistoj raportu sian spuron kaj
akceptu ekzamenon pri dopado en ĉiu ajn tempo ekster konkurso
sen anticipa anonco.
Laŭ la Internacia Anti-dopila Regularo,
unuafoja malobeanto estas punita per malpermeso de partopreno
en konkurso por du jaroj. En Ĉinio, krom tiu puno, sportistoj
uzantaj dopilon ricevas ankaŭ monpunon, kaj ankaŭ la trejnisto,
kuracisto kaj klubo estas punitaj .
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|