|
Xin Xiyu en laboro sur la monto malantaŭ sia domo |
Parolante pri la ŝanĝiĝo de sia loko,
TPK-reprezentantino Xin Xiyu el la kamparo de Hubei-provinco
en centra Ĉinio multe laŭdis la politikon de la ŝtato cedi
kampojn al arbaro kaj senigi la kamparanojn je imposto.
20 jarojn antaŭe ŝia tutjara laborado
apenaŭ sufiĉis por la vivtenado. Nuntempe ŝi ne nur ekspluatis
30 hektarojn da ekonomia arbaro sur la dezerta monto malantaŭ
sia domo, sed ankaŭ starigis koko-bredejon kun la jara produkto
de 200 mil kokoj. Xin memoris, ke antaŭ 30 jaroj la domoj
en ŝia vilaĝo estis konstruitaj el adoboj, kun la tegmento
kovrita de bovlana felto. Depost praktikado de la politiko
pri reformado kaj pordo-malfermo en 1978, brikaj domoj kun
tegola tegmento anstataŭis la antaŭajn terajn. Kaj Xin havas
kvar-etaĝan domon. "Nun eĉ la domoj por la kokoj estas
multe pli bonaj ol tiuj, en kiuj loĝis ni homoj," diris
Xin.
|
Verdiĝis la dezerta
monto. |
Feliĉa vivo venis nefacile. En 1982
la ŝtato praktikis la politikon distribui kampojn al familioj.
Kiel aliaj kamparanoj, Xin forlasis sian hejmon kaj laboris
en urbo pro manko de mono por pagi altan gren-imposton en
la kamparo. Ŝi vendis fruktojn, grenon aŭ aliajn. Kun la mono
malfacile akirita en urbo, ŝi revenis hejmen kaj laŭkontrakte
entreprenis pri administrado de dezerta monto. Pro manko de
fakaj teknikoj, mortis la arbidoj kulturitaj de ŝi sur la
tuta monto. En 2003, dank' al la politiko cedi kampojn al
arbaro kaj senigi kamparanojn je imposto, ŝi havigis al si
tempon por entreprenado. La loka registaro sendis teknikistojn
al kamparanoj kaj helpis ŝin kulturi ekonomiajn arbojn. La
loka registaro ankaŭ kontaktigis ŝin kun relative granda kompanio
por ke ĝi mendu ŝiajn produktaĵojn. Influite de ŝi, la vilaĝanoj
iom post iom "elfosis oron sur montoj".
|
Montro de fotoj pri
ŝanĝiĝo de loĝado |
Nun la riĉiĝintaj kamparanoj ekis
bonigi la ĉirkaŭan medion kaj atentas riĉigi sian spiritan
vivon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|