Lastatempe raportisto de El Popola Ĉinio intervjuis Luo Baoming,
estro de Hainan-provinco en suda Ĉinio kaj reprezentanto de
la Tutlanda Popola Kongreso pri fortigo de publika servo kaj
renovigo de registara administrado.
Luo Baoming diris, ke la kerno de
ŝanĝiĝo de la registara funkcio estas altiĝo de konscio pri
la publika servo. Unue, oni devas vere starigi la principon
"administrado por la popolo" kaj laŭleĝe administri,
nome la administrado de la registaro devas havi leĝan fundamenton,
kaj oni devas administri kadre de la limoj permesitaj de la
leĝo.
Krome, la ŝanĝiĝo de la registara
funkcio estas egalrajteco de la publika servo, ekzemple, fondi
aŭ perfektigi la sistemon de la publika servo, por ke la popolo
egalrajte ĝuu kuracadon, socian garantion kaj edukadon. En
la pasintaj du jaroj Hainan-provinco ĉiam praktikis por trovi
novan manieron, ekzemple nuligi lernokotizon kaj koston de
lernolibroj por lernantoj en 9-jara deviga edukado, subvencii
internulojn ktp.
Krome, oni devas plue plibonigi elspezan
strukturon de la registara financo por plibonigi la popolan
vivon kaj starigi financan sistemon ĉefe por plibonigo de
la popola vivo.
Fine, la registaro devas plifortigi
memkonstruadon, precipe konstruadon de diligenta kaj honesta
administrado. Ĉiuj ŝtatoficistoj devas esti honestaj, tio
estas tre grava. Konstruado de altefika registaro konformanta
al ekonomia disvolviĝo kaj popola postulo estas proceso de
senĉese perfektigado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|