Intervjuate de raportistoj, Ismail
Tiliwaldi, nova TPK-vicprezidanto elektita en la 1-a Sesio
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, diris en la 16-a de marto,
ke lia elektiĝo estas ne nur lia persona honoro, sed ankaŭ
alta takso kaj konfido de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio pri la laboro de Xinjiang.
Ismail Tiliwaldi naskiĝis en ordinara
kamparana familio de Kashi en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma
Regiono en 1944 kaj diplomiĝis el la matematika fakultato
de la Xinjiang-a Universitato en la 60-aj jaroj de la pasinta
jarcento. Li diris, ke li naskiĝis kaj kreskis en Xinjiang,
kaj tie laboris 40 jarojn. Xinjiang estas lia nasikiĝloko,
kaj li havas profundan amon al ĝi.
Ismail Tiliwaldi diris, ke Xinjiang
jam eniris ŝlosilan epokon de reformado, pordo-malfermo kaj
moderniga konstruado. La venontaj 5 jaroj havas gravan signifon
por la tuta lando kaj Xinjiang. Xinjiang estas naturdotita
per resursoj, nun jam havas la bazon kaj kondiĉojn de granda
disvolviĝo kaj la popolo de ĉiuj nacioj arde deziras stabilecon,
solidarecon kaj disvolviĝon.
Fine li diris: "Mi firme kredas,
ke la popolo de Xinjiang povas unuanime unuiĝi kaj pene labori,
ke la aferoj de Xinjiang povas disvolviĝi bone kaj rapide,
kaj ke la popola vivo de ĉiuj nacioj pliboniĝos jaro post
jaro."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|