|
Shen Jilan
(maldekstre) voĉdonis en
la Unua Sesio de la Unua TPK, 1954. |
La 23-an de januaro, 2008, 79-jara
Shen Jilan refoje estis elektita kiel reprezentanto de la
11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) en la Unua Sesio de la
11-a Shanxi-provinca Popola Kongreso.
Shen Jilan estas ordinara kamparanino
de Ĉinio, sed ŝia sperto de partoprenado en ŝtataj aferoj
decidis ŝian neordinaran vivon.
Ŝi manpremis kun prezidanto Mao
Zedong sur Tian'anmen-pordego kaj vizitis ĉefministron Zhou
Enlai en lia hejmo. Jiang Zemin, eksa ĝenerala sekretario
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) nomis ŝin "ŝtata
trezono". Hu Jintao, ĝenerala sekretario de KPĈ, kaj
eksa ĉefministro Zhu Rongji vizitis ŝin.
Parolante pri la sento pri elektiĝo
kiel reprezentanto de la 1-a ĝis la 11-a TPK, Shen Jilan diris:
"Ĉiu-foje mi sentas ekscitiĝon kaj kortuŝon, tio estas
fido de KPĈ kaj la popolo, do kiel reprezentanto, mi neniel
devas vanigi la esperon de la kamparanoj."
Ĉiam labori en la kampo
|
Shen Jilan
iras al laboro. |
Juĝe laŭ ŝiaj viglaj paŝoj kaj rekta
talio, oni neniel kredas ke ŝi estas jam ĉ. 80-jara. Oni atribuis
tion al ŝia bona kutimo, ke ŝi senĉese laboras en la kampo.
En 1947, 18-jara Shen Jilan edziniĝis
al kamparano de Xigou-vilaĝo ĉe Taihang-monto de Shanxi-provinco.
Tiam preskaŭ ĉiuj tieaj virinoj estis katenitaj de feŭdisma
ideologio kaj suferis de malfeliĉa edzeco kaj de multaj malbonaj
kutimoj kaj etikoj. Kvankam Shen Jilan vizitis lernejon nelonge,
sed ŝi ĉiam strebadis al seksa egaleco.
En la komenco de la 50-aj jaroj
de la 20-a jarcento, iniciatite de fama modela kamparano Li
Shunda, oni fondis "agrikulturan kaj brutobredan kooperativon".
Shen Jilan persvadis pli ol 10 virinojn por aliĝi al la kooperativo.
Pro sia elstara laboro, ŝi estis elektita vicestro de la kooperativo.
De tiam Shen Jilan komencis admoni
virinojn labori sur la kampo. Ŝia admonado efikis, kaj pli
kaj pli multaj virinoj de la vilaĝo komencis labori kun viroj
sur la kampo. Samtempe Shen Jilan elmetis, ke virinoj ne nur
havas saman laborrajton kiel viroj, sed ankaŭ devas esti pagata
same kiel ili. Poste, ŝiaj aferoj estis raportitaj en ĵurnalo,
kio vekis fortajn eĥojn en la tuta lando.
La agado de Shen Jilan signifas,
ke la virina pozicio altiĝas kaj ilia laboro estas respektata
de la socio. Tial, ŝi estis nomata "la unua homo strebanta
seksan egalecon de laborpago". Ŝi ĉeestis la 2-an Tutlandan
Virinan Konferencon kaj la Mondan Virinan Konferecon.
"Tiam la kondiĉoj estis tre
malbonaj. En mia vilaĝo estis nenio alia krom ŝtonoj. Do,
kamplaboro de virinoj signifas liberigon de produktiveco."
Rememorante la pasintajn aferojn, Shen Jilan ĝoje diris tion.
Kvankam tio jam fariĝis historia
afero, tamen Shen ankoraŭ persiste laboras. Reprezentanto
de TPK loĝanta kun Shen Jilan en la sama ĉambro diris: "Shen
ne estas ĝuema homo. Nun ŝi ankoraŭ laboras en sia kampo,
de mateno ĝis vespero, kaj aktive partoprenas en kolektivaj
laboroj ekzemple volontula arboplantado de la vilaĝo."
Pledi por la popolo dum
50 jaroj
|
Ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun Shen
Jilan dum la kongreso de marto, 2005 |
"La popolo elektis min kiel
reprezentanto de TPK, kaj mi devas pledi por la popolo, transporti
la deziron de la kamparanoj al la ŝtataj gvidantoj kaj plenumi
la devon de reprezentanto." Intervjuate de raportisto
Shen Jilan emfazis sian pozicion de kamparanino.
En septembro de 1954, Shen Jilan
estis elektita kiel reprezentanto de la Unua TPK. Tiam, ŝi
estis 25-jara. Ŝi eliris el la montvilaĝo al Pekino por ĉeesti
la Unuan Sesion de la Unua TPK. En tiu kongreso, Shen Jilan
kaj aliaj 1210 reprezentantoj diskutis kaj aprobis la unuan
"Konstitucion de la Ĉina Popola Respubliko" kaj
elektis la ŝtatajn gvidantojn. Kiam ŝi unuafoje renkontiĝis
kun prezidanto Mao Zedong, ĉefministro Zhou Enlai, Liu Shaoqi
kaj aliaj ŝtataj gvidantoj, ŝi larmis pro emociiĝo.
De 1954 ĝis nun, Shen Jilan preskaŭ
ĉiu-jare iris al Pekino por ĉeesti TPK escepte de la 3-a kaj
4-a TPK dum la Kultura Revolucio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|