"Profitigo de dezerto estas bona metodo por solvi la
median problemon kaj bonigi la popolan vivon," diris
Wang Wenbiao, ĈPPIK-membro kaj direktoro de la materiala kompanioYili.
Li havas sperton de dekjara sablo-bridado.
Antaŭ dekkelkaj jaroj, kiam Wang
Wenbiao eklaboris kiel estro en la sala fabriko Hangjingqi
en Interna Mongolio, la fabriko estis ĉirkaŭita de flave grizaj
kontinuaj dunoj. Post 11-jara strebado, nun etendiĝas kvin
ŝoseoj kun la totala longeco de pli ol 200 kilometroj ĉe la
norda flanko de Hobq-dezerto kaj suda bordo de la Flava Rivero.
Verdo sin sternas de la ŝoseoj al la dezerta maro. En 2007
rekta enspezo el kulturado de glicirizo kaj aliaj tradiciaj
ĉinaj drogherboj sur 147 mil hektaroj da agro atingis 500
milionojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = unu eŭro).
Wang diris, ke li proponis al la
Unua Sesio de la 11-a ĈPPIK, ke la registaro prenu dezertan
industrion kiel ĉefan ekologian konstruadon, ĉar ĝi povas
bonigi la ekologion kaj popolan vivon.
|
|
|
Arboplantado
en printempo |
|
Retforma
sablobarilo sur Hobq-dezerto |
|
|
|
Pitoreskejo
en Hobq-dezerto |
|
Verdo
anstataŭis dezerton. |
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|