
"La
du sesioj de TPK kaj ĈPPIK ĉi-jare estas bona ŝanco por resumi
la fruktojn, logikon kaj sperton de reformado kaj pordomalfermo
praktikitaj dum la lastaj 30 jaroj," diris Ba Shusong,
vicestro de la Financa Instituto sub la Disvolva kaj Studa
Centro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
Ba diris, ke la financo kaj kapitala
merkato de Ĉinio alfrontos novan ŝancon. Multaj erudiciuloj
opiniis, ke malrapidiĝo de ekonomia kresko en Eŭropo kaj Usono
estas bona ŝanco por Ĉinio en kapitala eksporto. Tamen Ĉinio
devas unue scii kiam kaj en kia investa strukturo kaj strategio
investi al la eksterlando.
La venontaj kvin jaroj estas tempo
por provi la saĝon de la estonta registaro. Ba diris, ke la
financo, asekuro kaj borso de Ĉinio malfermiĝos sinsekve.
En la situacio de ampleksa malfermiĝo de merkato, ili alfrontas
pli grandan defion. La ĉina registaro rejuĝos la danĝeron
kaj respondecon en financa renovigo. Decidi la fortecon kaj
efikon de financa renovigo estos grava tasko por la estonta
registaro.
En la unuaj du monatoj de 2008 la
ĉina ekonomio spertis multajn variadojn. En la situacio de
serioza damaĝo de frosto en suda Ĉinio, la daŭra inflacio
kaj malrapidiĝo de kresko de la tutmonda ekonomio, ĉu Ĉinio
persistos en "deflacia politiko"? Oni esperas, ke
la du sesioj ĉi-jare fariĝos turnopunkto por pliboniĝo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|