"Ĉinio ne povas regresi, sed
devas esplori daǔrigon de progreso", jen resumo pri la
nuna ekonomia disvolviĝo de Ĉinio farita de Wei Jie, ekonomikisto
kaj direktoro de la Ekonomika Esplora Centro de Tsinghua-Universitato.
Li diris, ke li plej atentas, kiel
la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) komprenos kaj plenumos la
raporton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Ĉinio (KPĈ) kaj kiel Ĉinio tenas rapidan progreson de reformado
vizaĝe al nova defio.
Li diris ankaǔ, ke la raporto de
la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ montras, ke en venontaj jaroj
Ĉinio devos ekvilibrigi sian ekonomion en du flankoj, la unua
estas enlanda ekonomio kaj la alia – internacia spezado. La
ŝlosilo de la ekvilibro kuŝas en tio, ĉu la nuna vico de ekonomia
kresko, nome "eksportado, investado, konsumado"
povos ŝanĝiĝi en "konsumadon, investadon kaj eksportadon".
Tio estas strategia reguligo kaj baza turno.
Tamen la turno bezonas almenaǔ 5
jarojn. Tio signifas, ke en la venontaj 5 jaroj, multaj ĉinaj
entreprenoj devos sin turni de malmulte-kosta ekscito de enlanda
merkato kaj tia turno bezonas strategian eksciton de enlanda
konsumo. La ŝanĝo de la vico ŝajnas simpla, sed fakte ĝi estas
kerno kaj defio por la estonta registaro en la ekonomia reformado.
Akceli enlandan konsumon devas esti ŝlosilo de reformado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|