Yang Lan, membro de ĈPPIK kaj amika
ambasadoro por peticii la Pekinajn Olimpikojn en 2008, diris,
ke sportistoj estas la plej damaĝitaj de politikigo de Olimpikoj.
Yang ĵus revenis de Barcelono. Ŝi
ĉeestis tie la vesperon "Olimpikoj Pekino-Barcelonaj"
kaj faris interŝanĝojn kun hispanaj artistoj.
"La Olimpikoj estas por paca
kaj amika komunikado de malsamlandaj popoloj," diris
Juan Antonio Samaranch, eks-prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato (IOK), intervjuate de Yang. "La Olimpikoj devas
zorgi pri la sportistoj, por ke ili bone ludu kaj plene ĝuu
la sportan spiriton."
En 1993 kaj 2001 Yang dufoje partoprenis
en la peticio de la Pekinaj Olimpikoj. En la lasta fojo ŝi
funkciis kiel parolanto pri la Olimpika kulturo.
La proksimiĝantaj Pekinaj Olimpikoj
altiras grandajn atentojn de la mondo, kaj ne malmultaj individuoj
kaj grupoj intencis levi sian voĉon kaj influon pere de la
Olimpikoj. La politika movado ekster la sportejo preskaŭ deturnis
la atenton, kiun oni devas direkti al la sportistoj.
"Oni ne devas trovi tion eksteratendita,
ĉar la samo okazis ankaŭ en la pasintaj Olimpikoj," diris
Yang. "Pro politiko aŭ regiona konflikto multaj sportistoj
ne povis partopreni en Olimpikoj dum la malvarma milito en
la 1980-aj jaroj, kaj senkulpaj sportistoj fariĝis viktimoj."
La Olimpikoj ĉiam rifuzas fariĝi
politika batalejo. La Olimpika Ĉarto ellaborita de IOK skribas:
"En la Olimpikaj regionoj estas malpermesataj ĉia ajn
manifestacio kaj propagandoj politika, religia aŭ rasa."
"La Olimpikoj ne plu ludas
la rolon solvi problemojn nekoncernantajn al si, kaj servas
ĉefe al la sportistoj. Tio estas la grava principo de IOK,"
diris Yang.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|