Indonezia raportisto Firry Kasim
fariĝis persono multe atentata de raportistoj antaŭ la Popola
Halo de Pekino.
La 3-an de marto, je la 3-a posttagmeze
inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino la 1-a Sesio de la
11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK). 1.5 horojn antaŭ la inaŭguro, raportistoj
jam vicatendis antaŭ la enirejo de la konferencejo. Grizhara
maljunulo kun basbala ĉapelo kaj sunokulvitroj vekis atenton
de la vicatendantoj.
"Ĉu vi estas raportisto?"
Iu demandis lin, kaj aliaj rigardis lin scivoleme. Kompreneble,
tiuj, kiuj vicatendis tiam antaŭ la enirejo de la Popola Halo,
estas raportistoj, sed kutime tiuj estas junaj, tial, tiu
maljunulo estis distingiĝa per sia aĝo inter la junaj kolegoj.
"Jes, mi estas, kaj mia nomo
estas Firry Kasim, mi laboras en la ĉinlingva ĵurnalo Milinsula
Ĵurnalo de Indonezio.” Sinjoro Firry Kasim montris sian karton
al ĉiuj. Lia karto informas, ke li naskiĝis en 1932, kaj nun
li jam estas 76-jara.
"Vi certe estas la plej olda
raportisto al la kurantjaraj TPK kaj ĈPPIK!" "Kial
vi volas intervjui la du sesiojn? " "Pri kio de
la du sesioj vi plej zorgas?" Pro profesia kutimo, raportistoj
bombardis lin per demandoj, iuj fotis lin, aliaj faris al
li sonregistron kaj triaj skribis ion sur sian kajeron.
Sinjoro Firry Kasim demetis sian
sunokulvitrojn kaj respondis senhaste. Li estas la ununura
raportisto de Indonizio al TPK kaj ĈPPIK, kaj tio estas lia
duafoja intervjuo al TPK kaj ĈPPIK. Kiel indoneziano de ĉina
deveno kaj redaktoro de ĉinlingva ĵurnalo, li plej zorgas
pri la Pekinaj Olimpikoj, konstruado de Ĉinio kaj ŝanĝiĝo
de ŝtataj gvidantoj.
"Certe min tre interesas ankaŭ
la vivo de elmigrintoj revenintaj de Indonezio,” diris sinjoro
Firry Kasim. Li planis intervjui kelkajn elmigrintojn revenintajn
de Indonezio por informiĝi pri ilia vivo antaŭ kaj post la
reveno al Ĉinio kaj pri ŝanĝiĝo de Ĉinio antaŭ kaj post praktikado
de la politiko de reformado kaj pordomalfermo.
Kvankam sinjoro Firry Kasim estas
la plej maljuna raportisto de la du sesioj en la kuranta jaro,
sed li estas same kaj eĉ pli vigla ol junaj raportistoj. Vespere
de la 2-a de marto, li atingis Pekinon post 7-hora flugado,
kaj matene je la 3-a, li iris al la informejo de TPK kaj ĈPPIK
por ricevi sian karton kaj aliajn materialojn pri la du sesioj,
poste li vizitis la Ĉinan Jarcentan Altaron najbare de la
informejo, poste li veturis al la Popola Halo por intervjui
la inaŭguron de ĈPPIK.
"Se eblas, mi intervjuos ankaŭ
TPK kaj ĈPPIK en la venonta jaro," diris sinjoro Firry
Kasim.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|