Donald Tsang, administra ĉefo de
la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono,
ĉeestis kiel honora gasto la malfermon de la Unua Sesio de
la 11-a TPK. Vespere de la 4-a de marto Tsang donis bankedon
por la Hongkong-aj reprezentantoj de TPK kaj Hongkong-aj membroj
de ĈPPIK. Li diris en la bankedo, ke la disvolviĝo de la ŝtato
donas novan ŝancon por Hongkong, kaj kondukis Hongkong en
novan eraon.
Tsang diris ankaŭ, ke la Hongkong-aj
reprezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK estas elitoj de
Hongkong. Ili ne nur ludas gravan rolon en sia kampo, sed
ankaŭ kontribuas al la disvolviĝo de Ĉinio per partopreno
en la du kongresoj.
Por plue disvolvi la ekonomion de
Hongkong, la registaro de Hongkong decidis akceli la konstruadon
de dek grandaj vorkoj, precipe tiu de translima transportado.
La registaro plene disvolvos la rolon de la internacia komerca
kaj financa centro de Hongkong kaj havigos favorajn kondiĉojn
al entreprenoj kaj investantoj de Hongkong kaj ĉeftero.
Tsang diris, ke 2008 estas signifoplena
por Ĉinio. Restas kvin monatoj ĝis la Pekinaj Olimpikoj. "Ni
fieras, ke Hongkong fariĝis urbo de rajdarta konkurso".
Nun Hongkong streĉe preparas sin kaj ĝia laboro estis aprobita
de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Internacia Rajdarta
Federacio. Per riĉa sperto de okazigo de internaciaj agadoj
en Hongkong, ni helpas fari la Pekinajn Olimpikojn karakterizaj
kaj altnivelaj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|