La 10-an de marto Wu Dawei, ĉina
vicministro de eksteraj aferoj kaj membro de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, ke pli ol 100 ŝtatestroj
kaj registaraj ĉefoj ĉeestos la Pekinajn Olimpikojn en 2008.
Intervjuate de ĉinaj kaj fremdlandaj
raportistoj dum la sesio, Wu Dawei diris, ke tiu ĉi nombro
kreskas kun tago.
Kun proksimiĝo de inaŭguro de la
Pekinaj Olimpikoj, multaj gravaj politikistoj de la landoj
de la mondo eksplicite esprimis la subtenon al la Pekinaj
Olimpikoj.
Antaŭnelonge, usona ŝtata sekretariino
Condoleezza Rice vizitis Ĉinion kaj diris, ke Usono kontraŭis
al politikigo de Olimpikoj, kaj usona prezidento George W.
Bush kaj liaj familianoj atendas ĉeesti la inaŭguron de la
Pekinaj Olimpikoj.
Lastatempe David Miliband, brita
ministro de eksteraj aferoj, diris, ke Britio amplekse partoprenos
en la Pekinaj Olimpikoj, kaj brita ĉefministro Gordon Brown
ĉeestos tiujn ĉi Olimpikojn.
Krome, ŝtatestroj, registaraj ĉefoj
kaj membroj de reĝaj familioj de multaj landoj esprimis per
diversaj manieroj, ke ili venos al Ĉinio por sperti Olimpikojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|