"Mi pensas, ke dum la pasintaj
kvin jaroj la centra registaro elspezis multon al edukado,"
diris Qiangba Puncog, reprezentanto de TPK kaj prezidanto
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, dum diskutado pri la laborraporto
de la registaro en la grupo de la tibeta delegacio posttagmeze
de la 5-a de marto.
En la laborraporto de la registaro,
ĉefministro Wen Jiabao multe parolis pri disvolvo de edukado
en la sekcio pri bonigo de la popola vivo. Li diris, ke "komplete
fari devigan edukadon senpaga en la kamparo estas grava mejloŝtono
en la historio de la ĉina edukado", "ni faris gravan
paŝon en eduka egaleco", "en aŭtuno ĉi-jare ni senigos
kotizon de la deviga edukado en la urboj, tio estas grava
rimedo por akceli edukajn ekvilibron kaj egalecon", kaj
"la infanoj vizitu lernejon, faru edukan aferon kontentiga
de la popolo". Lia parolo estis multfoje rompita de longa
aplaŭdado.
Qiangba Puncog diris, ke edukado
en Tibeto grandapaŝe progresis. "Mi nepre pririgardis
lernejon, kiam mi faris enketadon kaj esploradon en paŝtejoj
kaj landlimaj regionoj. Mi povas diri, ke nun la plej bonaj
konstruaĵoj de tiuj lokoj estas lernejoj, kaj plejparto de
ili estis ekipitaj de telekomunikaj aparatoj. Infanoj de paŝtistoj
kaj kamparanoj scias pri komputoro kaj interreto, kaj povas
sekvi kurson gvidata de bonaj instruistoj el aliaj lokoj.
Ni havas fidon por fari edukadon de Tibeto bona, por ke niaj
infanoj ne estu postrestintaj ĉe startlinio."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|