Gwenda Sutton (Nov-Zelando):
Responde al viaj demandoj pri la
temoj proponitaj mi opinias, ke ĉiuj havas valoron sed je
tiu momento speciale interesaj estas la preparadoj por la
Olimpikaj Ludoj.
Koffi Doumegnon (Togolando):
Kara amiko,
Mi ĵus tralegis vian mesaĝon kaj
konstatis, ke vi elektis tre belajn kaj interesajn temojn.
Se mi devus scii ion pli pri Ĉinio, mi ŝatus informiĝi pri
la plej uzataj lingvoj en Ĉinio. Ankaŭ mi ŝatus informiĝi
pri la plej praktikataj sportoj en Ĉinio.
Fine mi ŝatus scii kiel Ĉinio sukcesis
rabi preskaŭ ĉiujn komercajn merkatojn de la okcidentanoj
(hodiaŭ en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas ĉinaj varoj,
kiuj allogas multajn homojn).
Mi finas dezirante al vi, bonan
Ĉinan Popolan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon kaj agrablan
Tutlandan Popolan Kongreson.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|