Kiam
mi trovis la nomon de Zhang Haidi en nomlisto de la membroj
de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco,
mi decidis viziti shin. Jam en mia infaneco mi sciis pri shi.
Shi naskighis en 1955. Kiam shi estis 5-jara, shi estis atakita
de spinmedola malsano kaj paralizighis malsupre de la brusto.
Antau la malfelicha sorto shi ne retirighis. Kun obstineco
shi memlernis chiujn studobjektojn de element- kaj mezlernejoj.
Shi lernis ankau la lingvojn anglan, japanan, germanan kaj
Esperanton. Shi lernis ankau kursojn por universitato kaj
magistro. Shi legis dekkelkajn medicinajn verkojn kaj ellernis
akupunkturon, kaj per tio shi donis kurachelpojn al multaj
homoj. Shiaj verkoj kaj tradukoj nombras pli ol milionon da
chinaj ideogramoj.
Je la 14-a horo de la 5-a de marto, mi atingis
la hotelon, kie Zhang loghis. Mi frapis je la pordo kaj diris
mian intencon. Shia fratino diris al mi: "Haidi estas
okupita. Nun shi preparas sian paroladon en la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco kaj ne havas tempon por
akcepti intervjuon." Post 4 horoj, mi refoje venis al
shia hotelo. Oni diris al mi: "Nun shi interparolas kun
gasto el China Kriplula Federacio. Mi insiste petis kaj oni
finfine diris: "Shi akceptos vin por mallonga tempo post
foriro de la gasto."
Mi
trovis en la chambro, ke Haidi ghoje interparolas kun la gasto.
Lau shia dolcha mieno oni ne povas imagi, ke shi estas kriplulino
multe turmentata de malsanoj.
La laboranta komputilo sur shia lito konigis
al mi, ke Haidi estas vere okupita. El ilia interparolo mi
informighis, ke shi demandas pri monkolektado por kripluloj.
Oni petis shin partopreni aktivadon por kripluloj, shi kun
ghojo respondis: "Mi volonte parolos por kripluloj."
Koncerne mensdebilajn infanojn, shi diris: "Ili ja vere
bezonas atenton kaj prizorgon de la socio."
Realighos
la idealo de Zamenhof
Informighinte pri mia intenco, Haidi salutis
min en Esperanto. Shi diris: "Mi eklernis Esperanton
komence de la 80-aj jaroj, kio influis ankau miajn kamaradojn.
Tiam en la socio funkciis multaj Esperanto-kursoj. Mi opinias,
ke Esperanto estas granda invento. Chiuj homoj havas sian
patrinan lingvon, tamen Zamenhof kreis Esperanton por komuna
uzado en la mondo, kaj lia idealo certe realighos. Mi kredas,
ke multe da homoj informighos pri Esperanto kaj lernos ghin."
Kun
granda intereso shi konigis al mi sian kontakton kun eksterlandaj
esperantistoj: "Kiam mi estis en Koreio, oni telefonis
al mi kaj interparolis kun mi Esperante. En Japanio mi kantis
Esperantan kanton kune kun japanaj samideanoj. En tio mi trovis
grava la lingvon por ligi la homojn. Mi ne atendis, ke Esperanto
estas tiel grandinflua kaj multe legata. (El Popola Chinio
plurfoje konigis Zhang Haidi -- La autoro.) Ech nun Esperantaj
amikoj ankorau korespondas kun mi. Inter ili estas prezidanto
de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj itala samideano.
Svedaj samideanoj sendis al mi sonbendon pri Esperanto-legado.
Ili diris, ke Esperanto kunligis nin."
Por
la misio
Zhang Haidi estas vicprezidanto de la Shandong-a
Verkista Asocio. Nun krom verkado shi zorgas ankau la kulturan
konstruadon de la lando. Chi-foje shi preparis proponon al
CCTV pri plibonigo de la programero "Legado". Shi
diris al mi: "Chinio havas 1.3 miliardojn da loghantoj
kaj multe da televizioj, sed nur CCTV havas tiun programeron,
tial ni devas fari ghin pli interesa kaj alloga. Ni ja devas
legi multe."
Shia alia propono estas pri garantio de la kripluloj.
Shi volas proparoli en la nomo de membro de la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco. Shi diris: "Ekde
1988, kiam naskighis la China Kriplula Federacio, la chinaj
kripluloj sentis, ke ili ekhavis sian propran hejmon. Tra
la tuta Chinio estas multe da tiaj federacioj de diversaj
niveloj, fervore helpataj de la lokaj registaroj. En tiuj
jaroj la aferoj pri kripluloj disvolvighis rapide kaj la popola
kongreso difinis diversajn leghojn kaj regulojn pri kripluloj,
el kiuj la plej grava estas "Legho de la China Popola
Respubliko por Protekto de Kripluloj", tio estas la fundamenta
garantio por la kripluloj. Sed nun kripluloj konsistigas grandan
parton de la malrichaj loghantoj, tial mi volas per miaj laboroj
krei kondichojn, por ke kripluloj havu neniajn ghenojn morale,
spirite kaj materie. Mi deziras, ke helpate de la tuta socio
la kripluloj post sia penado revenu al ghia normala vivo."
Rilataj artikoloj:
Revizito
al Zhang Haidi
Shi
kortushas gejunulojn
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|