|  
                         La 
                    tradicia loghantara komitato, konsistanta chefe el maljunulinoj, 
                    kiuj ofte "intervenas" en fremdajn aferojn, farighis 
                    bona helpanto de la registaro en la batalo kontrau SARS. 
                       
                    En la komenco post fondigho de la nova Chinio, t.e. en la 
                    50-aj jaroj de la 20-a jarcento, en chiuj urboj de Chinio 
                    fondighis loghantara komitato lau dislokigho de la loghantoj, 
                    tio estas la fundamenta administra organizo de la  chinaj 
                    urboj. Siatempe la loghantara komitato konsistas chefe el 
                    senlaboraj dommastrinoj kaj iuj emeritoj, fervoraj por la 
                    loghkvartala laboro. Siatempe la loghantaraj komitatoj ludis 
                    gravan rolon en organizado kaj mobilizo de la loghantoj en 
                    la socialisma konstruado kaj beligo de la hejmloko. 
                       
                    Kun la socia evoluo multe da malaltaj domoj estis anstatauitaj 
                    de altaj domoj, sed loghantara komitato restis kiel brancho 
                    de la registara institucio. Ghi helpas la registaron en diversaj 
                    aktivadoj, kiaj solvo de iuj problemoj en la chiutaga vivo 
                    kaj purigo de la loghloko, kaj en 2003 ghi sin jhetis en la 
                    batalon kontrau SARS. 
                        
                    Preskau chiu loghantara komitato estis taskita distribui desinfektajhojn, 
                    mezuri korpan temperaturon kaj ne lasi la fremdulojn eble 
                    kun virusoj eniri la loghkvartalon. 
                       
                    La komitato havas registron pri chiuj loghantoj. Ghi estas 
                    klara pri ilia okupo: Kie ili lernas kaj kie ili laboras. 
                    La china registaro deziras, ke la loghantara komitato ludu 
                    sian rolon en rapida trovo de SARS-malsanuloj kaj malhelpo 
                    de infektado. 
                   
                    Kontrola 
                      reto 
                      Observado 
                      Aparta 
                      tasko 
                      Kontento 
                      de MSO 
                     
                   
                 |