Azia agado en la Fortaleza Kongreso
(2002-08-11)

Antautagmeze de la 8-a de augusto okazis kunveno por azia agado. Ghin cheestis ch. 40 personoj, inter kiuj estas s-ro Trevor Steele, ghenerala direktoro de UEA.

S-ro Hori Yasuo el Japanio, prezidanto de KAEM, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon pri Jara Raporto de KAEM en 2001. Poste raportis landaj asocioj de UEA en Azio pri siaj laboroj.

S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo, faris paroladon. Shi prezentis al la cheestantoj s-ron Wang Hanping, direktoron de la centra oficejo de la China Esperanto-Ligo kaj ghian asistan gheneralan sekretarion. Shi diris, ke la tasko gastigi la Pekinan Kongreson en 2004 sharghas lin, lian kolegon s-ro Yu Tao, gheneralan sekretarion de la China Esperanto-Ligo, kaj aliajn junajn esperantistojn. Poste s-ro Wang Hanping raportis pri la laboro de la China Esperanto-Ligo kaj pri la china Esperanto-movado en la pasinta pli ol unu jaro.

Oni prezentis opiniojn kaj demandojn kaj ghoje vidis, ke E-movado grandpashe antaueniras kaj havas novan esperon en Azio, la plej granda kontinento de la mondo.

(Wang Lihua)

Rilataj materialoj:
Jara Raporto de KAEM en 2001
China E-movado en la pasinta pli ol unu jaro