Tibeto
en la antikveco ne havis kalendaron kaj prenis floradon de persikarboj
kiel komencighon de nova jaro. La nuna kalendaro aperis en la 1027-a
jaro. La Novjara Festo estas la plej solena festo de la nacio kaj
en tiu festo oni reciprokas saluton kaj bondezirojn.
En
la lasta monato de la jaro la tibetnacianoj sin okupas pri preparado
por la Novjara Festo. Ili maceras sekalajn grajnojn en pelvo por
oferi ilin al budho en la Novjara Tago. Ili faras frandajhojn el
butero kaj faruno, faras novajn vestojn kaj purigas la loghejon.
En la malnova urboparto kaj kamparo oni pentras sur muroj bonauguraj
diversajn bonaugurajn bildojn per kalko, blanka lako au sekala faruno.
Iuj pentras skorpion por fortimigi herezajn objektojn.
En
la lasta vespero de la jaro oni manghas farunajn buletojn en signo
de forpelo de diabloj. Farante buletojn, dommastrinoj kutime enmetas
malgrandajn objektojn. Kiu akiros buleton kun la enmetita objekto,
tiu estos gratulata de la aliaj, ke li estos felicha en la nova
jaro.
Frumatene
de la Novjara Tago maljunaj rakontokantistoj kantas por beno. Kaj
nun oni disaudigas tian rakontokantadon per magnetofono. La nacianoj
metas sekalajn ghermojn, shafkapon kaj bombonojn en budhan nichon
au shrankon. Ili vestas sin per novaj vestoj, sidas sur novaj kusenoj
kaj frandas "felichigan manghajhon" el nuksoj, butero
kaj sukero. Poste grandaghulo alportas kuban ujon kun grajnoj, kaj
la cheestantoj lauvice pinchas kelke da grajnoj kaj jhetas ili en
aeron kaj metas kelke da grajnoj en la bushon. Tiam la grandaghulo
salutas la tutan familion kaj la aliaj esprimas al li bondezirojn.
En la unua tago oni ne intervizitas. Oni komencas viziti en la dua
tago de la nova jaro. Intervizitado dauras duonmonaton.
|